Skip to main content

Posts

Showing posts from 2015

Argentino: Macri estas la nova prezidento

23/11/2015 | MONDO » La 22-an de novembro, laŭ rezulto de l' dua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, Mauricio Macri (Cambiemos) akiris 51,4% da voĉoj, dum lia rivalo Daniel Scioli (Frente para la Victoria) 48,6%. Tiamaniere, la nuna urbestro de Bonaero iĝos prezidento de Argentino ekde la venonta 10-a de decembro.

Brazilo: Nacia Tago de l' Nigra Konsciiĝo

20/11/2015 | KULTURO » La 20-an de novembro oni festas tiulande la tagon de l' Negreca Konsciiĝo.

Aŭstralio: Ribelo en detenloko por migrantoj

11/11/2015 | MONDO » La 9-an de novembro, agitado okazis en la detenloko de Kristnaskinsulo, konata pro ties nehumanaj kondiĉoj.

Tunizio: Manifestacio por postuli salajran altigon

02/11/2015 | MONDO » La 31-an de oktobro, centoj da manifestaciantoj kolektiĝis en Tunizo, la ĉefurbo tiulanda , por postuli salajran altigon. Tion fervore intertraktis UTICA, mastrara organizaĵo, kaj UGTT, la potenca sindikata centralo. Tiuj ambaŭ organizaĵoj kiuj hodiaŭ penas akordiĝi, partoprenis la "tunizan kvaropon", kiu ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro "nacia dialogo".

Aŭstrio: La lando volas konstrui barilon laŭ sia landlimo kun Slovenio

30/10/2015 | MONDO » La tiulanda ministrino pri internaj aferoj, Johanna Mikl-Leitner, anoncis sian intencon starigi barilon en Ŝpilfeldo, laŭ la landlimo kun Slovenio . Ĉe tiu loko, eniras Aŭstrion la migrantoj, kiuj transiris Kroation , poste Slovenion, ĉar ili ne sukcesis trapasi Hungarion .

Ganao: La lando forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon

21/10/2015 | KULTURO » La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva, la ministro, P-ino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris.

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Esperantujo: Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko

09/10/2015 | ESPERANTO » Komence de ĉi tiu jaro Pollando proponis al Unesko , ke ĝia Ĝenerala Konferenco envicigu la 100-an datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof (1859-1917) inter tiujn, kies prifestadon la Scienca, Eduka kaj Kultura Organizaĵo de UN aŭspicios en la periodo 2016-2017. La pola propono ricevis apogon de Germanio kaj Slovakio .

Formulo 1: Granda Premio de Japanio

30/09/2015 | SPORTO » Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Suzuko. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de la germanoj Nico Rosberg de Mercedes kaj Sebastian Vettel de Ferrari .

Esperantujo: Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron

21/09/2015 | ESPERANTO » Du komitatanoj de TEJO formale proponas, ke la novelektita estraro de la asocio estu eksigita kaj okazu novaj elektoj. Laŭ la proponantoj la ĵusaj elektoj en Visbadeno okazis en malbona etoso kaj la komitato nun estas dividita.

Esperantujo: Speciala numero de la revuo INDECS dediĉita al Esperanto

18/09/2015 | ESPERANTO » "The Phenomenon of Esperanto" estas la titolo de speciala numero de la revuo INDECS: Interdisciplinary Description of Complex Systems (Interdisciplina priskribado de kompleksaj sistemoj) lastatempe eldonita en Kroatio . La kolekto, sub redakto de P-ro Humphrey Tonkin kaj D-ino Veronika Poór, estas la dua numero de volumo 13 de INDECS (2015). La kolekto estas anglalingva kun resumoj en la kroata lingvo, kaj estas direktita ĉefe al fakuloj ekster la Esperanto-movado.

Esperantujo: 100.000-a Esperanto-lernanto ĉe Duolingo registriĝis

09/09/2015 | ESPERANTO » Sub la gvido de Chuck Smith, ekde novembro 2014 okkapa teamo laboras pri Esperanto-kurso ĉe la lingvolerna retejo Duolingo. La 28-an de majo 2015 la kurso lanĉiĝis en beta-versio. Jam pli ol 100.000 homoj lernas Esperanton per Duolingo. Por montri al la novbakitaj Esperantistoj la viglecon de la Esperanto-kulturo, la teamo krome regule okazigas sesiojn kun famkonataj Esperantistoj (inter aliaj jam gastis Bertilo Wennergren).

Esperantujo: 6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016

31/08/2015 | ESPERANTO » Konforme kun decidoj faritaj en la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6-a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo.

Esperantujo: Fina statistiko de Lillo

28/08/2015 | ESPERANTO » Laŭ la definitiva statistiko, al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2.698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2.712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14-an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda.

Esperantujo: Premio Deguchi 2015 al Éva Farkas-Tatár

19/08/2015 | ESPERANTO » Premio Onisaburo Deguchi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj.

Esperantujo: TEJO kun nova prezidanto

10/08/2015 | ESPERANTO » La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio . Li gvidos 5-personan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.

Esperantujo: Veronika Poór nova Ĝenerala Direktoro de UEA

07/08/2015 | ESPERANTO » En la komitata kunsido en la 100-a UK, estis publikigita la decido de la Estraro de UEA elekti D-inon Veronika Poór el Hungario kiel la novan Ĝeneralan Direktoron de la Asocio . Fari tiun decidon postulis kelkajn tagojn post la intervjuoj kun tri kandidatoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj.

Esperantujo: Esperanto-Tago 2015

29/07/2015 | ESPERANTO » Memore al la apero de la "Unua Libro" la 26-an de julio 1887, pasintdimanĉe oni festis la naskiĝtagon de Esperanto kiel la Esperanto-Tagon.

Esperantujo: Okazis la 10-a Somera Esperanto-Studado

20/07/2015 | ESPERANTO » En slovakia urbo Marteno, finiĝis la 10-a Somera Esperanto-Studado, kiun partoprenis 190 homoj el 25 landoj. Ĉefa celo de la aranĝo estis instruado de l' Lingvo Internacia, sed ne mankis eĉ kursoj de manlaborado, naciaj lingvoj kaj diverstemaj prelegoj. Vespera programo estas plenumita per koncertoj de instrumenta kaj Esperanto-muziko kaj diskoteko.

Francio: La Konstanta Tribunalo de Popoloj enketas pri nova flughaveno

17/07/2015 | MONDO » "La lukto varmiĝu, ne la klimato!", tio estis la agadvorto de la somera kolektiĝo organizita en Nia Sinjorino de Landeo la 11-an kaj 12-an de julio fare de l' kunordigaĵo de la opoziciuloj al la projekto de flughaveno tiukomunuma.

Usono: Ku-Kluks-Klano manifestacios por konservado de l' Konfederacia Flago

08/07/2015 | MONDO » Suda Karolino permesis al frakcio tiuklana, ke ĝi protestu, la 18-an de julio, kontraŭ la elpreno de l' flago de la Konfederaciitoj el la esplanado de l' Subŝtata Domo.

Esperantujo: Kandidatoj por nova Ĝenerala Direktoro de UEA intervjuotas

29/06/2015 | ESPERANTO » En februaro 2015, la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31-a de majo.

Formulo 1: Granda Premio de Aŭstrio

26/06/2015 | SPORTO » Nico Rosberg de Mercedes venkis en la kurejo de Ŝpilbergo. La germana ŝoforo estas akompanita en la podio de l' brito Lewis Hamilton de Mercedes kaj la brazilano Felipe Massa de Williams .

Esperantujo: UEA havas jam pli da membroj ol en 2014

17/06/2015 | ESPERANTO » Kun kresko de 124 membroj UEA haltigis pasintjare la falon en sia statistiko kaj registris entute 5.027 individuajn membrojn. Ĉi-jare la nombro kreskas ankoraŭ pli forte kaj jam komence de junio superis la definitivan pasintjaran nombron. La 7-an de junio estis registritaj jam 5.050 membroj. Tio estas 545 pli multe ol en la sama tago pasintjare.

Formulo 1: Granda Premio de Kanado

08/06/2015 | SPORTO » Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Montrealo. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de l' germano Nico Rosberg de Mercedes kaj la suomo Valtteri Bottas de Williams .

Ĉinio: Fermiĝis la filantropia aktivado "Inkluziva Eduko" en Pekino

05/06/2015 | KULTURO » Okaze de la Internacia Infana Tago la 28-an de majo en Pekino okazis la filantropia aktivado "Inkluziva Eduko". La aktivado estis organizita de Pekina Eduka kaj Sciencteĥnika Centro Chenyan.

Aŭstralio: Naskiĝtago de plejolda krokodilego

27/05/2015 | MONDO » Cassius, la plejgranda kaj plejmaljuna krokodilo en la mondo, celebris sian 112-an datrevenon en Verda Insulo, proksime de Kernso, Kvinslando. Video »

MotoGP: Granda Premio de Francio

18/05/2015 | SPORTO » Jorge Lorenzo de Yamaha venkis en la kurejo de Manso. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de la italoj Valentino Rossi de Yamaha kaj la Andrea Dovizioso de Ducati. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Hispanio

15/05/2015 | SPORTO » Nico Rosberg de Mercedes venkis en la kurejo de Barcelono. La germana ŝoforo estas akompanita en la podio de l' brito Lewis Hamilton de Mercedes kaj la germano Sebastian Vettel de Ferrari.

MotoGP: Granda Premio de Hispanio

Jorge Lorenzo de Yamaha venkis en la kurejo de Ĥerezo. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' samlandano Marc Márquez de Honda kaj la italo Valentino Rossi de Yamaha. Video »

Turkio: Centjariĝo de l' Batalo de Kalipolo

27/04/2015 | MONDO » La 24-an de aprilo, la princo Karlo de Britio kaj la prezidento de Turkio Recep Tayyip Erdoğan partoprenis rememorigan ceremonion pri la konklikto, kiu okazis inter la 25-a de aprilo 1915 kaj la 9-a de januaro 1916. Video »

Ĉilio: Erupcio de vulkano Kalbuko

MONDO | La menciita monto eruptis denove post 40 jaroj, aperigante cindronubegon kiu restadas sur vilaĝoj sude de tiu lando. Aŭtoritatoj ĉiliaj ordonis la evakuadon de pli ol 1.500 loĝantoj. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Ĉinio

SPORTO | Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Ŝanhajo. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de la germanoj Nico Rosberg de Mercedes kaj Sebastian Vettel de Ferrari. Video »

Unuiĝintaj Nacioj: Kampanjo pri Nutraĵa Sekureco

Ekde la 7-a de aprilo - Monda Tago de Sano - ĝis la fino de tiu monato, la Monda Organizaĵo pri Sano, branĉo de Unuiĝintaj Nacioj, plenumas mondan, propagandan kampanjon pri Nutraĵa Sekureco, por antaŭenigi inspektadon kaj kontroladon de la nutroĉeno, de kamparo ĝis manĝtablo. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Malajzio

Sebastian Vettel de Ferrari venkis en la kurejo de Sepango. La germana ŝoforo estas akompanita en la podio de l' paro de Mercedes, la brito Lewis Hamilton kaj la germano Nico Rosberg. Video »

Germanio: Dungitoj de Germanwings omaĝas viktimojn de l' akcidento

MONDO | La 25-an de marto, en Kolonjo, kie estas la ĉefstabejo tiuflugkompania, la dungitaro omaĝis per silenta minuto la 150 personojn kiuj forpasis en la aera katastrofo ĉe la Francaj Alpoj. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Aŭstralio

[Funo] Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Melburno. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de la germanoj Nico Rosberg de Mercedes kaj Sebastian Vettel de Ferrari. Video »

Unuiĝintaj Nacioj: Ban Ki-moon alvokis fini sirian konflikton

La ĝenerala sekretario de UN tion petis, urĝante, ke l' internacia komunumo plenforte subtenu politikan solvon de l' siria krizo. Video »

Palestino: Akuzo al israela ĉefministro

La tiulanda ministro pri eksterlandaj aferoj Riyad al-Maliki kondamnis la grupon Likud sub la gvidado de Benjamin Netanyahu, kiu antaŭ nelonge asertis en sia deklaro, ke Israelo ne retiriĝos el iu ajn okupata teritorio de Palestino. Video »

Usono: Milita subteno al Ukrainio

13/03/2015 | MONDO » La 11-an de marto, la Blanka Domo anoncis, ke konsiderante la streĉan situacion en orienta Ukrainio, Usono decidis pliigi militan helpon al tiu lando kaj plenumi novan sankcion kontraŭ Rusio. Video »

Rusio: Miloj da homoj omaĝas Nemtsov-on

La 1-an de marto, en Moskvo, la ĉefurbo tiulanda, pli ol 70.000 personoj omaĝis la politikiston Boris Nemtsov, kiu pasintvendredon estas pafmurdita tiuurbe. Video »

Formulo 1: Stranga akcidento de Fernando Alonso

23/02/2015 | SPORTO » Dum trejno farita en la kurejo de Barcelono, la hispana ŝoforo de McLaren/Honda koliziis kontraŭ muro je pli ol 150 km/h. Alonso iĝis nekonscia dum kelkaj minutoj antaŭ esti alportita al hospitalo, kie nuntempe lia sano pliboniĝas. Video »

Brazilo: Finiĝis la karnavalo de Rio

Okazis en Rio-de-Ĵanejro inter la 13-a kaj 18-a de februaro la tiulanda karnavalo. Ĉiuj brazilanoj ekstravagance travivis la gajan kaj entuziasman semajnon. La mondfama evento konkursigas sambolernejojn en defilo ĉe sambejo. Video »

Ukrainio: Merkel kaj Hollande vizitas Kievon

La 5-an de februaro, por serĉi solvon de la konflikto en orienta Ukrainio, franca prezidento François Hollande kaj germana kancelierino Angela Merkel atingis Kievon por mallonga vizito en Ukrainio. Poste ili vizitis Rusion kaj renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin. Video »

Pollando: 70-a datreveno de liberiĝo de Aŭŝvico

La 27-an de januaro, okaze de l' 70-a datreveno de l' liberiĝo de Aŭŝvico, la plej grava koncentrejo de nazia Germanio en Pollando, la tiulanda registaro okazigis solenan ceremonion. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 300 postvivantoj de l' koncentrejo kaj reprezentantoj el 49 landoj kaj internaciaj organizoj. Video »

Britio: Unua pastrino de l' Eklezio de Anglio

30/01/2015 | MONDO » La 26-an de januaro, la Eklezio de Anglio konsekris ĝian unuan inan episkopon. Libby Lane iĝis la oka Episkopo de Stokporto per servo farita en la katedralo de Jorko. Video »

Rusio: Vladimir Putin optimismas pri la krizo

La tiulanda prezidanto diris, ke Rusio povas venki nuntempan ekonomian malfacilon samkiel ĝi jam faris antaŭ 7 jaroj. Putin aldonis, ke dum la financa krizo de 2008, Rusio vizaĝis al pli forta premo, tiam neniu internacia institucio volis doni prunton al la lando, sed la nacio venkis la krizon per sia propra forto. Video »

Futbalo: Chelsea k-aŭ Newcastle

En Londono, la teamo blua supervenkis la rivalon nigroblankan per 2-0, dank' al goloj de Oscar kaj Diego Costa. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan. Alimatĉe, Manchester City egaliĝis kun Everton per 1-1 kaj Southampton supervenkis Manchester United-on per 1-0. Video »

Litovio: La lando iĝis parto de l' eŭrozono

09/01/2015 | MONDO » Aprobite de l' Eŭropa Komisiono, Litovio iĝis la 19-a nacio kiu uzas eŭron kiel monunuon. Tiamaniere, la balta lando klopodas fortigi la rilatojn kun Eŭropo kaj redukti sian dependecon kun Rusio. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO