Skip to main content

Posts

Showing posts from June, 2012

Futbalo: Itala nacia teamo klare supervenkis la germanan kaj ludos finalon kontraŭ Hispanujo

30/06/2012 | SPORTO » Granda festo en Komo kaj la tuta Italujo , kaŭze de la sukceso de la futbala nacia teamo kiu supervenkis la germanan post semifinala matĉo de la Eŭro 2012.

Usono: Facebook ŝanĝas montreblajn retpoŝtadresojn de siaj uzantoj

29/06/2012 | TEĤNOLOGIO » Jen alia ŝanĝo kiu ĝenas multe da uzantoj de Facebook . La retejo anstataŭigis montreblajn retpoŝtadresojn ĉe uzantprofiloj per adresoj finiĝantaj per "@facebook.com".

Futbalo: River revenas al la Unua Ligo argentina

28/06/2012 | SPORTO » "La plej granda daŭre estas River Plate ", tiel komenciĝas la kanzono. Finfine kaj post unu jaro en la dua, la bonaera klubo supreniris en la unuan. La teamo supervenkis sian rivalon Almirante Brown per du goloj kontraŭ neniuj en la stadiono Monumental per goloj de David Trezeguet; ĝi estas nun ĉampiono de la Dua Ligo. Per sia venko, ĝi atingis la supreniron sendepende de aliaj rezultoj.

Hungario: La prezidanto de la hungara parlamento estas nedezirata persono en Israelo

27/06/2012 | MONDO » The Jerusalem Post raportas ke la estro de Kneset nuligis la invitadon de László Kövér, estro de la hungara parlamento, ĉe rememoriga ceremonio de Raoul Wallenberg.

Esperantujo: La deveno de la argentina Esperanto-movado

26/06/2012 | ESPERANTO » Argentino gastigos Universalan Kongreson por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion.

Futbalo: En la Olimpikstadiono de Kievo (Ukrainujo) Italujo supervenkis Anglujon perpunfrapade kaj iras en semifinalon de l' Eŭro 2012

25/06/2012 | SPORTO » La teamoj egaliĝis dum kaj la 90 minutoj kaj post la duono da horo de kromperiodo, tamen la bluaj ĉiam meritis venkon kiun finfine ricevis ili post la punfrapado.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO