Skip to main content

Posts

Showing posts from September, 2019

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 828

de Universala Esperanto-Asocio Monda Turisma Tago de UN, kiun oni festas la 27-an de septembro ĉiujare, estas okazo por observi la signifon de turismo kiel rimedo por renkontigi homojn trans regionaj kaj landaj limoj kaj kultivi en ili spiriton de reciproka respekto kaj kompreno. La Internacia Lingvo Esperanto, kiu estis kreita por ebligi komunikadon inter homoj kies lingvoj estas diversaj, kaj sekve krei respekton kaj interkompreniĝon, perfekte respegulas la celojn de la Monda Turisma Tago. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 827

de Universala Esperanto-Asocio Jam la sesan sinsekvan jaron UEA disdonas subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne ricevas ŝtatajn, urbajn aŭ aliajn movadajn subvenciojn. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 826

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA ĵus unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2019-2022. La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post akcepto de kandidatiĝoj kaj konsultiĝo kun plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj laboros ne por siaj landoj, sed por la tuta kontinento, kun la celo unuigi Esperantistojn kaj plifortigi la movadon en Afriko. Ĉirkaŭ la Afrika Komisiono estas pluraj aktivuloj, kiuj rolos kiel konsilantoj de la komisiono. Substrekindas, ke la komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto, kies sepa eldono okazos inter la 21-a kaj 27-a de decembro 2019. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 825

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare, tra la tuta mondo, oni festas la Internacian Tagon de Paco. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de septembro tago dediĉita al plifortigo de la idealoj de paco ene de, kaj inter, ĉiuj nacioj kaj popoloj. La membroj de UN akceptis la 17 Celojn por Daŭripova Evoluigo en 2015 ĉar ili komprenis, ke ne eblos konstrui pacan mondon se oni ne ekpaŝos por atingi ekonomian kaj socian evoluigon de ĉiuj homoj ĉiuloke, kaj certigi la protekton de iliaj rajtoj. La 17 Celoj tuŝas larĝan gamon de demandoj, inkluzive de malriĉo, malsato, sano, edukado, klimato, seksa egaleco, akvo, higieno, energio, la natura medio kaj socia justeco. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 823

de Universala Esperanto-Asocio Kadre de la 105-a UK en Montrealo okazos la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU. La proponoj alvenu plej laste la 15-an de januaro 2020. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 822

de Universala Esperanto-Asocio Kadre de la 55-jariĝo de la Esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj de la agado por Ĝemelaj Urboj de UEA, ĈRI kun UEA lanĉas la filman konkurson "Mia Asocio, Mia Urbo". La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj. Por partopreni kandidatoj devas provizi al la organizantoj mallongan filmon kaj artikolon prezentantajn la E-asocion kaj kelkajn kulturaĵojn de sia urbo ĝis la 30-a de novembro. La filmoj kaj la artikoloj devas esti en Esperanto, kaj la plej bonaj ricevos premiojn, kiuj povas inkluzivi repagon de vojaĝo al Montrealo, Kanado, por la 105-a Universala Kongreso, kie la premiotaj filmoj estos prezentitaj. Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO