Skip to main content

Posts

Showing posts from January, 2021

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 927

de Universala Esperanto-Asocio La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2021, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 926

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunagas kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en tiu ĉi mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado 2021.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 925

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare, la 27-an de januaro, ni markas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, tagon de funebrado pro la milionoj kiuj perdis la vivon kaj de honorigo de tiuj kuraĝaj individuoj kiuj helpis savi la vivon de aliaj kiuj aliokaze pereus. Universala Esperanto-Asocio aparte memoras la milojn de parolantoj de Esperanto kiuj pereis kaj, inter ili, la familianoj de L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Lia lingvo estis identigita por aparta denuncado en la libro de Hitler "Mein Kampf".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 924

de Universala Esperanto-Asocio La periodo por sendi proponojn por la Internacia Kongresa Universitato en Belfasto estis plilongigita. Resumon kaj biografieton bv. sendi al la IKU-sekretario ĝis la 31-a de januaro 2021. Honorario: 260 EUR, duono dependas de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro kaj duono – de fizikaj partopreno en la UK kaj okazigo de la prelego. Ĉar la kongreso estas planata kiel hibrida, fizika partopreno ne estas nepra kondiĉo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 923

de Universala Esperanto-Asocio Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas faka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto kaj ankaŭ recenzojn pri libroj. Ĝi publikigas materialon en Esperanto aŭ en angla lingvo, sed estas principe malferma al materialo ankaŭ en aliaj lingvoj. Sub la aŭspicio de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj) la numero 9 (1) de EES jam estas rete disponebla kaj estas papere mendebla ĉe la eldonejo Mondial aŭ la libroservo de UEA.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO