de Universala Esperanto-Asocio En septembro 2019 UEA kun Ĉina Radio Internacia (ĈRI) lanĉis la filmkonkurson “Mia asocio, mia urbo” por diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj, omaĝe al la 55-jariĝo de la esperanta disaŭdigo de ĈRI. Ĝis la jarfino de 2019 la konkurso sukcesis varbi 35 filmojn (inkluzive 11 filmetojn fare de ĈRI) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj. Ĉiuj estis publikigitaj en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva . Danke al la konkursanoj la nombro da abonantoj en la kanalo rapide kreskis de ĉirkaŭ 700 ĝis 1100.
Informas Maximiliano Catania