Skip to main content

Posts

Showing posts from July, 2021

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 970

de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguĉi. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi, la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 1.000 eŭroj kaj estiĝis de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 969

de Universala Esperanto-Asocio En la Fermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estis anoncitaj 14 ricevantoj de la Diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado, aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 968

de Universala Esperanto-Asocio En 2021 TEJO faris alvokon por nova redaktoro de la revuo Kontakto, ĉar post dek jaroj la ĝisnuna redaktoro Rogener Pavinski mem decidis fini sian longan altkvalitan deĵoradon en la posteno. De la alvoko venis tri kandidatiĝoj, de tri sufiĉe interesaj kandidatoj, kaj post tri intervjuoj kaj diskutado la Estraro de TEJO decidis akcepti Paweł Fischer-Kotowski-on kiel la novan redaktoron de Kontakto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 967

de Universala Esperanto-Asocio Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA. Celoj de la projekto: 1) krei Esperanto-klubojn en ĉiuj landoj de Afriko, kie ankoraŭ ne estas Esperanto-agado, kaj aktivigi esperantistojn tie, kie jam ili estas kun aparta atento al la delegitoj de UEA kaj junularaj delegitoj; 2) partoprenigi afrikanojn, ĉefe membrojn de la Afrika Komisiono (AK), en diversaj virtualaj renkontiĝoj, por adaptiĝi al la nuna monda situacio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 966

de Universala Esperanto-Asocio Malfermiĝis la aliĝilo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Montrealo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn: uea.org/kongresoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 965

de Universala Esperanto-Asocio La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) oficiale malfermiĝis la 17-an de julio. La virtuala kongresejo tamen jam estis alirebla ekde la 16-a de julio: vk.retevent.com (por eniri la virtualan kongresejon necesas esti aliĝinto de la 2-a VK kaj aliĝi eblas per vk.esperanto.net; novaj aliĝintoj aŭtomate ricevos pasvorton per sia registrita retadreso).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 964

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la "Internacian Tagon de Esperanto".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 963

de Universala Esperanto-Asocio Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne ricevas ŝtatajn, urbajn aŭ aliajn movadajn subvenciojn.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 962

de Universala Esperanto-Asocio Denove en 2021, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto, ni okazigas virtuale la kongresan bankedon. Ni kune festu tiun ĉi universalan homan bezonon (manĝi) kiu mirinde provizas la eblecon plenumi paralele alian nepran bezonon de la homoj: la bezono je interhoma kontakto (kunmanĝi). UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon "Kunmanĝado tra la Mondo", okazonta merkrede, la 21-an de julio, 2021, 15:00-17:00 UTC.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 961

de Universala Esperanto-Asocio La Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj, kun riĉa instrua kaj distra programo. Ĉi-jare SES okazas virtuale, de la 2-a ĝis la 11-a de julio, sub aŭspicio de UEA. La malfermo okazos la 2-an de julio, je la 17:30 UTC, kun partopreno de la prezidanto de UEA, Duncan Charters. Ankoraŭ eblas aliĝi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 960

de Universala Esperanto-Asocio Kiel parto de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Al la 2-a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro de UEA ĝis la 4-a de julio.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO