Skip to main content

Posts

Showing posts from May, 2020

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 881

de Universala Esperanto-Asocio La internacia lingvo Esperanto estas parolata en pli ol 120 landoj, de milionoj da homoj laŭ diversaj flueco-niveloj. Pere de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Esperanto-parolantoj povas kunlabori sen lingvaj baroj kaj en interkultura kompreno. La laborkampojn de UEA ampleksigas ĝia agado kun aliaj asocioj, landaj kaj fakaj. Inter tiuj troviĝas Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN), kiu laboras por konsciigi pri nefumismo kaj protekti sanstaton de homoj, ĉefe pere de sia oficiala organo Puraj Pulmoj kaj tra sociaj retoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 880

de Universala Esperanto-Asocio La 24-an de majo 2020, 83-jara, forpasis la eminenta esperantisto Victor Sadler. Sadler naskiĝis en 1937 en Britio kaj eklernis Esperanton en 1951, kiam li estis 14-jara. Li komencis uzi Esperanton, kiam li ekstudis en Kembriĝo, kie li fondis studentan Esperanto-klubon. Tra la jaroj membris en la klubo pluraj homoj, kiuj poste okupis gravajn postenojn en la Esperanto-movado. Sadler dum tiu tempo redaktis la informilon Studento de STELO, la Studenta Tutmonda Esperantista Ligo, en kies estraro li aktivis.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 879

de Universala Esperanto-Asocio La Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj kaj artistoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 878

de Universala Esperanto-Asocio Ĝis la 31-a de majo 2020 junuloj rajtas kandidatiĝi por iĝi TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO. Elektitoj deĵoros kiel volontuloj en Roterdamo dum maksimume unu jaro, ekde aŭgusto 2020 ĝis la 30-a de junio 2021 (komencdato estas interkonsentebla). Loĝado estos senpaga, aldone al transporto, kiu rilatas al la volontulado. TEJO serĉas minimume tri volontulojn por la volontula periodo, do se grupo de du aŭ tri kandidatoj pretus volontuli kune, la grupo rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi, specifante tion en la motivletero.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 877

de Universala Esperanto-Asocio UEA fariĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo-Liberapay kaj Yves Nevelsteen fariĝis komisiito de UEA pri reta agado. Instigo-Liberapay estas la paĝo de Fonduso Instigo en Liberapay, kiu arigas en si plurajn gravajn iniciatojn: ekde la retejoj Eventa Servo kaj Komputeko ĝis la laboroj por tradukado de Telegram kaj WordPress en Esperanton. Liberapay estas memstara neprofitocela platformo, kiu peras donacojn/monsendojn al projektoj aŭ homoj kaj cetere havas version tute en Esperanto. Fonduso Instigo estas fonduso starigita de belgaj esperantistoj por subteni Esperanto-agadojn, ĉefe tiujn, kiuj celas retan agadon, gviditajn de Yves Nevelsteen. Nuntempaj kundecidantoj de la Fonduso Instigo estas Valère Doumont kaj Jean-Pol Sparenberg. Nun UEA oficiale aŭspicias la fonduson per rekta monsubteno tra Liberapay kaj alvokas la tutmondan komunumon same subteni la fonduson per Liberapay.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 876

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Tago de Afriko, formale la Tago de Liberigo de Afriko, la 25-an de majo, Universala Esperanto-Asocio varme salutas, pere de sia Afrika Komisiono kaj de la estrarano de UEA pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, ĉiujn afrikajn amikojn kaj ĉiujn bonvolemajn homojn en la mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 875

de Universala Esperanto-Asocio UEA oficiale anoncas, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 874

de Universala Esperanto-Asocio En momento dum kiu la tuta homaro suferas pro la kronvirusa pandemio, Uviro, urbo nordoriente de DR Kongo, estis trafita de terura natura katastrofo tutajn nokton kaj matenon de la 17-a kaj 18-a de aprilo 2020.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 873

de Universala Esperanto-Asocio La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, estas science pruvite, ke teo danke al kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo helpas por bona funkciado kaj kondiĉo de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 871

de Universala Esperanto-Asocio La Internacia Tago de Familioj, la 15-a de majo, estas okazo por rekoni la gravecon de la familio kiel la baza unuo de socio. Ĉi-jare la Tago alprenas specialan signifon dum la mondo frontas la eksplodon de KOVIM-19. Tra la mondo familioj estas dividitaj de militoj, naturaj katastrofoj, malsato – kaj nun de neeblo moviĝi trans distancoj pro timo de infektiĝo. Kaj la Internacia Tago de Familioj okazas nur tagojn post horora kaj poltrona atako kontraŭ akuŝa hospitalo en Afganio, kiu portis morton al patrinoj kaj orfigis bebojn ĝuste tie, kie nova vivo envenas la mondon.

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 464

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2020 ĝis la 31-a de aŭgusto 2021. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 870

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio bondeziras al Eŭropa Unio, kies fondo estis grandparte inspirita de la Deklaro de Schuman, diskonigita antaŭ 70 jaroj. La Deklaro de Schuman de la 9-a de majo 1950 estis propono de Robert Schuman, tiama ministro pri eksterlandaj aferoj de Francio, por krei novan organizan formon de ŝtatoj en Eŭropo. La propono gvidis al fondo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ), la antaŭanto de tio, kio nun estas la Eŭropa Unio (EU). La eventon oni ĉiujare festas la 9-an de majo kiel la Tagon de Eŭropo kaj Schuman mem estas konsiderata unu el la patroj de la eŭropa konstruado.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 869

de Universala Esperanto-Asocio Laŭ iniciato de Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, stariĝis laborgrupo el teamanoj de UEA ĝin reprezentantaj en la tri UN-oficejoj, inkluzive do ankaŭ tiujn en Vieno kaj Novjorko. Kunlaboras ankaŭ Renato Corsetti, intense kaj vaste agante pri la projekto. Temas pri subteno al la laboro de la Speciala Raportisto de UN pri minoritatoj, D-ro Fernand de Varennes, ĉefe koncerne lingvajn rajtojn.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO