Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Kulturo

Brazilo: Nacia Tago de l' Nigra Konsciiĝo

20/11/2015 | KULTURO » La 20-an de novembro oni festas tiulande la tagon de l' Negreca Konsciiĝo.

Ganao: La lando forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon

21/10/2015 | KULTURO » La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva, la ministro, P-ino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris.

Esperantujo: Speciala numero de la revuo INDECS dediĉita al Esperanto

18/09/2015 | ESPERANTO » "The Phenomenon of Esperanto" estas la titolo de speciala numero de la revuo INDECS: Interdisciplinary Description of Complex Systems (Interdisciplina priskribado de kompleksaj sistemoj) lastatempe eldonita en Kroatio . La kolekto, sub redakto de P-ro Humphrey Tonkin kaj D-ino Veronika Poór, estas la dua numero de volumo 13 de INDECS (2015). La kolekto estas anglalingva kun resumoj en la kroata lingvo, kaj estas direktita ĉefe al fakuloj ekster la Esperanto-movado.

Esperantujo: 100.000-a Esperanto-lernanto ĉe Duolingo registriĝis

09/09/2015 | ESPERANTO » Sub la gvido de Chuck Smith, ekde novembro 2014 okkapa teamo laboras pri Esperanto-kurso ĉe la lingvolerna retejo Duolingo. La 28-an de majo 2015 la kurso lanĉiĝis en beta-versio. Jam pli ol 100.000 homoj lernas Esperanton per Duolingo. Por montri al la novbakitaj Esperantistoj la viglecon de la Esperanto-kulturo, la teamo krome regule okazigas sesiojn kun famkonataj Esperantistoj (inter aliaj jam gastis Bertilo Wennergren).

Ĉinio: Fermiĝis la filantropia aktivado "Inkluziva Eduko" en Pekino

05/06/2015 | KULTURO » Okaze de la Internacia Infana Tago la 28-an de majo en Pekino okazis la filantropia aktivado "Inkluziva Eduko". La aktivado estis organizita de Pekina Eduka kaj Sciencteĥnika Centro Chenyan.

Esperantujo: Esperanto, kultura heredaĵo de Pollando

28/11/2014 | ESPERANTO » La pola ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo, P-ino Małgorzata Omilanowska, aprobis lokigon de l' Lingvo Internacia sur la "polan liston de nemateria kultura heredaĵo".

Esperantujo: "La danĝera lingvo"

"La danĝera lingvo" estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto ekde 1887, verkita de Ulrich Lins.

Esperantujo: La nova granda "Bildvortaro en Esperanto" jam furoras

En julio aperis "Bildvortaro en Esperanto" kiu tuj komencis furori. De la longe atendata verko en la unua tago vendiĝis pli ol 70 ekzempleroj kaj 34 personoj spontanee publikigis informon pri la apero en sia Facebook-paĝo.

Brazilo: "La Eta Princo", eterne disvendata

"La Eta Princo", de Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944), jam disvendiĝis laŭ pli ol 4 milionoj de kopioj en Brazilo kaj restas ĉiam inter la 10 plej vendataj libroj en ĝia kategorio en la lando, konkerinta la 8-an pozicion en 2011. En la mondo, estas 150 milionoj da venditaj specimenoj kaj tradukita al pli ol 160 lingvoj, inter ili Esperanto. Libro kiu vendiĝas per si mem, kio estas ankoraŭ pli admirinda. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO