Skip to main content

Posts

Showing posts from November, 2019

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 836

de Universala Esperanto-Asocio La 40-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 12-a ĝis la 27-a de novembro. UEA estas neregistara organizo (NRO) en rilatoj kun Unesko de 1954 kaj tie havis siajn reprezentantojn sed ankaŭ ILEI kaj TEJO estis akceptitaj kiel observantoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 835

de Universala Esperanto-Asocio Multaj personoj aliĝis al la UK-2020 en Montrealo, Kanado (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020) jam dum la antaŭa UK en Lahtio, kaj nun la aliĝilo disponeblas por la plej malmultekosta aliĝperiodo. La prezo por aliĝo en tiu ĉi unua aliĝperiodo por individuaj membroj de UEA estas 190 eŭroj por A-landanoj kaj 145 eŭroj por B-landanoj. La prezo altiĝos ĝis 240 / 180 eŭroj en la dua aliĝperiodo kaj ĝis 290 / 215 eŭroj en la tria aliĝperiodo. Notindas ke la unuan fojon UEA ankaŭ proponas la eblecon kompensi la poluadon, okazantan i.a. pro transportado de kongresanoj al UK.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 834

de Universala Esperanto-Asocio La 20-a de novembro estos grava tago: en tiu tago en 1959, do antaŭ precize sesdek jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago tridek jarojn poste, en 1989, la Ĝenerala Asembleo akceptis la Konvencion pri la Rajtoj de la Infano.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 833

de Universala Esperanto-Asocio En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en pasinteco. Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari la problemojn kiuj ĉirkaŭas nin. Sed, bedaŭrinde, ne ekzistas lando en la mondo kiu ne spertas maltoleremon en unu formo aŭ alia - pri raso, religio, genro kaj multaj aliaj diferencoj, kiuj devus fortigi nin per diverseco, sed tro ofte rolas por malfortigi nian decidemon kaj dislogi nin for de la esencaj defioj kiuj ĉirkaŭas nin. En multaj landoj kreskas politika ekstremismo, kaj malamo anstataŭas komprenon. Neniam internacia kunlaboro pli gravis, ol ĝi gravas hodiaŭ.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO