Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 835


de Universala Esperanto-Asocio

Multaj personoj aliĝis al la UK-2020 en Montrealo, Kanado (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020) jam dum la antaŭa UK en Lahtio, kaj nun la aliĝilo disponeblas por la plej malmultekosta aliĝperiodo. La prezo por aliĝo en tiu ĉi unua aliĝperiodo por individuaj membroj de UEA estas 190 eŭroj por A-landanoj kaj 145 eŭroj por B-landanoj. La prezo altiĝos ĝis 240 / 180 eŭroj en la dua aliĝperiodo kaj ĝis 290 / 215 eŭroj en la tria aliĝperiodo. Notindas ke la unuan fojon UEA ankaŭ proponas la eblecon kompensi la poluadon, okazantan i.a. pro transportado de kongresanoj al UK.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO