de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Monda Tago pri Medio (MTM), festata ĉiujare la 5an de junio, UEA kaj la kunlaboranta Faka Asocio de la Verduloj Esperantistaj (AVE) kuraĝigas siajn membrojn plu engaĝiĝi por pli verda mondo, pli medi-amika kaj pli esperanta. MTM estis fiksita de Unuiĝintaj Nacioj por kreskigi konscion kaj agadon por la larĝa gamo de problemoj de protekto de la medio. Unue okazinta en 1974, ĝi estis ĉefa kampanjo por konsciiĝo pri mediaj problemoj kaŭzataj de mara poluo, homa superpopulacio kaj monda varmiĝo, ĝis daŭripova konsumado, naturmediaj krimoj kaj kontraŭleĝa ĉasado. La Monda Tago pri Medio kreskis por esti tutmonda platformo por publika diskonigo, kun jara partopreno de pli ol 143 landoj. Ĉiujare, MTM provizas novan temon, kiun gravaj korporacioj, NRO-j, komunumoj, registaroj kaj famuloj tutmonde adoptas por pledi mediajn kaŭzojn.