Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 883


de Universala Esperanto-Asocio

Okaze de la Monda Tago pri Medio (MTM), festata ĉiujare la 5an de junio, UEA kaj la kunlaboranta Faka Asocio de la Verduloj Esperantistaj (AVE) kuraĝigas siajn membrojn plu engaĝiĝi por pli verda mondo, pli medi-amika kaj pli esperanta. MTM estis fiksita de Unuiĝintaj Nacioj por kreskigi konscion kaj agadon por la larĝa gamo de problemoj de protekto de la medio. Unue okazinta en 1974, ĝi estis ĉefa kampanjo por konsciiĝo pri mediaj problemoj kaŭzataj de mara poluo, homa superpopulacio kaj monda varmiĝo, ĝis daŭripova konsumado, naturmediaj krimoj kaj kontraŭleĝa ĉasado. La Monda Tago pri Medio kreskis por esti tutmonda platformo por publika diskonigo, kun jara partopreno de pli ol 143 landoj. Ĉiujare, MTM provizas novan temon, kiun gravaj korporacioj, NRO-j, komunumoj, registaroj kaj famuloj tutmonde adoptas por pledi mediajn kaŭzojn.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Usono: Milita subteno al Ukrainio

13/03/2015 | MONDO » La 11-an de marto, la Blanka Domo anoncis, ke konsiderante la streĉan situacion en orienta Ukrainio, Usono decidis pliigi militan helpon al tiu lando kaj plenumi novan sankcion kontraŭ Rusio. Video »

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO