de Universala Esperanto-Asocio Geamikoj, en BK-2021 ni havis problemojn pri la retadreso, al kiu ni petis konkursantojn sendi siajn verkojn. Ial la interreta servilo blokis tiun retadreson, kaj ne eblis malbloki ĝin. Ni ne scias, kiom da konkursaĵoj perdiĝis tiukaŭze. Ni starigis novan ret-adreson kaj petis konkursantojn sendi al ĝi siajn verkojn. En la tago de la limdato, nome en la 31-a de marto, la nombro da konkursaĵoj ricevitaj en la nova retadreso estis nur 70, nombro ege dista disde la 151 kaj 171 verkoj ricevitaj en, respektive, 2020 kaj 2019. Tial ni ampleksigis la datlimon je unu plia monato. El tio rezultis la granda surprizo, ke en tiu monato ni ricevis 116 pliajn verkojn, nome 186 konkursaĵojn entute, rikolton rekordan en la historio de la Belartaj.