de Universala Esperanto-Asocio Elstaran laboron lige kun la Muzeo "Casa di Dante" en Florenco jam de pluraj jaroj faras membro de la Internacia Patrona Komitato de UEA, Giuliano Turone. Post donaco de lia Danteska Biblioteko al la muzeo, oni nun studas teknikan retan ligon ene de la muzeo inter la enhavoj de la biblioteko kaj la priskriboj, komentoj kaj ilustraĵoj en la retejo Dante Poliglotta. La retejon eblas viziti per Esperanto aldone al la itala kaj la angla. Tiu iniciato celas profitigi la muzeajn vizitantojn (nuntempe tre malmultajn pro la pandemio), kiuj, vidante la ekspozicion de la bibliotekaj volumoj vitrine, scivolas pri ĝiaj enhavoj.
Informas Maximiliano Catania