Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 940


de Universala Esperanto-Asocio

Elstaran laboron lige kun la Muzeo "Casa di Dante" en Florenco jam de pluraj jaroj faras membro de la Internacia Patrona Komitato de UEA, Giuliano Turone. Post donaco de lia Danteska Biblioteko al la muzeo, oni nun studas teknikan retan ligon ene de la muzeo inter la enhavoj de la biblioteko kaj la priskriboj, komentoj kaj ilustraĵoj en la retejo Dante Poliglotta. La retejon eblas viziti per Esperanto aldone al la itala kaj la angla. Tiu iniciato celas profitigi la muzeajn vizitantojn (nuntempe tre malmultajn pro la pandemio), kiuj, vidante la ekspozicion de la bibliotekaj volumoj vitrine, scivolas pri ĝiaj enhavoj.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO