Skip to main content

Posts

Showing posts from 2012

Futbalo: Braga k-aŭ Manchester United

En Portugalio , la teamo manĉestra supervenkis la rivalon bragan per 3-1, dank' al goloj de Robin van Persie, Wayne Rooney kaj Javier Hernández. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Siro Alex Ferguson atingis deksesonfinalon de l' prestiĝa turniro eŭropa. Video »

MotoGP: Granda Premio de Aŭstralio

Casey Stoner de Honda venkis en la kurejo de Filipinsulo. La aŭstraliana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' paro de Yamaha , la hispano Jorge Lorenzo kaj la brito Cal Crutchlow. Video »

MotoGP: Granda Premio de Italio

Jorge Lorenzo venkas sian kvinan jaran konkurson sur la kurejo de Mugello, Italio . Startinte el la dua loko, li jam en la unua rondiro sukcesis preterpasi Daniel Pedrosa -n kaj restis preter ĉiuj ĝis la fino de la kuro.

Esperantujo: "La danĝera lingvo"

"La danĝera lingvo" estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto ekde 1887, verkita de Ulrich Lins.

Esperantujo: La nova granda "Bildvortaro en Esperanto" jam furoras

En julio aperis "Bildvortaro en Esperanto" kiu tuj komencis furori. De la longe atendata verko en la unua tago vendiĝis pli ol 70 ekzempleroj kaj 34 personoj spontanee publikigis informon pri la apero en sia Facebook-paĝo.

Islando: Okazanta revolucio kiun neniu priparolas

En la lastaj jaroj Islando travivis gravajn politikajn spertojn por elveni el la krizo, ribelante kontraŭ la banka sistemo. Tamen ili estas tute ignorataj de la ĉefaj amaskomunikiloj.

Brazilo: "La Eta Princo", eterne disvendata

"La Eta Princo", de Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944), jam disvendiĝis laŭ pli ol 4 milionoj de kopioj en Brazilo kaj restas ĉiam inter la 10 plej vendataj libroj en ĝia kategorio en la lando, konkerinta la 8-an pozicion en 2011. En la mondo, estas 150 milionoj da venditaj specimenoj kaj tradukita al pli ol 160 lingvoj, inter ili Esperanto. Libro kiu vendiĝas per si mem, kio estas ankoraŭ pli admirinda. Video »

Britio: Londona Horloĝturo "Big Ben" iĝos "La Elizabetturo"

Unu el la plej famaj konstruaĵoj en la mondo, la horloĝturo londona ofte nomata "Big Ben", iĝos renomata "La Elizabetturo" honorigante al la Reĝina Diamantjubileo.

MotoGP: Granda Premio de Nederlando

En la Granda Premio de Nederlando sur la kurejo de Assen, Casey Stoner venkis la konkurson antaŭirante Daniel Pedrosa -n (en dua pozicio) kaj Andrea Dovizioso-n (en tria pozicio).

Futbalo: Itala nacia teamo klare supervenkis la germanan kaj ludos finalon kontraŭ Hispanujo

30/06/2012 | SPORTO » Granda festo en Komo kaj la tuta Italujo , kaŭze de la sukceso de la futbala nacia teamo kiu supervenkis la germanan post semifinala matĉo de la Eŭro 2012.

Usono: Facebook ŝanĝas montreblajn retpoŝtadresojn de siaj uzantoj

29/06/2012 | TEĤNOLOGIO » Jen alia ŝanĝo kiu ĝenas multe da uzantoj de Facebook . La retejo anstataŭigis montreblajn retpoŝtadresojn ĉe uzantprofiloj per adresoj finiĝantaj per "@facebook.com".

Futbalo: River revenas al la Unua Ligo argentina

28/06/2012 | SPORTO » "La plej granda daŭre estas River Plate ", tiel komenciĝas la kanzono. Finfine kaj post unu jaro en la dua, la bonaera klubo supreniris en la unuan. La teamo supervenkis sian rivalon Almirante Brown per du goloj kontraŭ neniuj en la stadiono Monumental per goloj de David Trezeguet; ĝi estas nun ĉampiono de la Dua Ligo. Per sia venko, ĝi atingis la supreniron sendepende de aliaj rezultoj.

Hungario: La prezidanto de la hungara parlamento estas nedezirata persono en Israelo

27/06/2012 | MONDO » The Jerusalem Post raportas ke la estro de Kneset nuligis la invitadon de László Kövér, estro de la hungara parlamento, ĉe rememoriga ceremonio de Raoul Wallenberg.

Esperantujo: La deveno de la argentina Esperanto-movado

26/06/2012 | ESPERANTO » Argentino gastigos Universalan Kongreson por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion.

Futbalo: En la Olimpikstadiono de Kievo (Ukrainujo) Italujo supervenkis Anglujon perpunfrapade kaj iras en semifinalon de l' Eŭro 2012

25/06/2012 | SPORTO » La teamoj egaliĝis dum kaj la 90 minutoj kaj post la duono da horo de kromperiodo, tamen la bluaj ĉiam meritis venkon kiun finfine ricevis ili post la punfrapado.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO