Skip to main content

Futbalo: Itala nacia teamo klare supervenkis la germanan kaj ludos finalon kontraŭ Hispanujo

30/06/2012 | SPORTO » Granda festo en Komo kaj la tuta Italujo, kaŭze de la sukceso de la futbala nacia teamo kiu supervenkis la germanan post semifinala matĉo de la Eŭro 2012.

La Prandelli-a dekunuopo estris la matĉon kaj ludis bele. Mirinda estis Mario Balotelli, kiu per siaj du goloj unuaduonaj vundigis la germanojn.

Dum la dua tempo, la bluaj estris la matĉon per multe da goloportunoj. Nur ĉe la fino Germanujo golis danke al punfrapo koncedita de la arbitraciisto.

Post la matĉofina fajfo, ekis granda entuziasmo inter la komanoj, kiuj akompanitaj de flagoj iris en la stratojn sonorigante aŭtokornojn.

Kaj nun ekis atendo kaj espero ĝis la fina matĉo kiu estas ludota venontdimanĉon en Kievo kontraŭ Hispanujo.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO