de Universala Esperanto-Asocio Antaŭ UK 2017, Unesko, kunlabore kun UEA, publikigis Unesko-Kurieron en Esperanto. La lanĉo de la Kuriero reciproke proksimigis la rilatojn inter Unesko kaj UEA, interesigis esperantistojn pri Unesko kaj Uneskon pri Esperanto. Por evoluigi la Esperanto-uzadon ĉe Unesko mem, laŭ iniciato de Trezoro Huang Yinbao, UEA lanĉis en aprilo 2018 strategian planon por disvastigi la idealojn kaj la valorojn de Unesko per Esperanto. La projekto pli vidigis la valoron de Esperanto al Unesko kaj pliigis ĝian intereson kaj favoron al Esperanto. Aprile de 2019, Trezoro, la nuna dua vicprezidanto de UEA, raportante al Unesko, ke pli da esperantistoj, kiuj ne konas UN-lingvojn, esperas koni Unesko-n per Esperanto, proponis, ke Unesko eldonu "De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko en Esperanto".
Informas Maximiliano Catania