Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 892


de Universala Esperanto-Asocio

Unu el la tradiciaj eroj de la Universalaj Kongresoj estas la bankedo. Estas facile konstati, ke kunmanĝado estas unu el la plej bazaj kaj unuecigaj manieroj kunesti por homoj de ĉiuj kulturoj, de ĉiuj anguloj de la planedo kaj tra ĉiuj historiaj epokoj de la homara evoluo. Sed en la jaro 2020 ni alfrontas la eksterordinaran defion kreitan de pandemio, kiu aparte limigas la eblecon kunesti kaj kunmanĝi. La organizantoj de tiuj ĉi eventoj decidis trovi kreeman manieron festi nian homecon kaj festeni en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.mondafest.net/. UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon "Kunmanĝado tra la Mondo", okazonta la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO