En la stadiono de Wembley en Londono, la teamo munkena supervenkis la rivalon dortmundan per 2-1. Tiamaniere, la dekunuopo ruĝa ĉampioniĝis ĉe l' Ligo de Ĉampionoj de UEFA la kvinan fojon.
En la ĉefurbo de Argentino, La teamoj bonaeraj egaliĝis per 1-1. La tiel nomata "Superclásico" estas matĉo tre atendita de la ŝatantaroj de ambaŭ kluboj.
En la ĉefurbo de Katalunio, La teamo munkena supervenkis la rivalon barcelonan per 3-0, dank' al goloj de Arjen Robben, Gerard Piqué kaj Thomas Müller.