de Universala Esperanto-Asocio La 27-an de februaro 2021 en Budapeŝto (Hungario) forpasis Vilmos Benczik, unu el la plej elstaraj esperantistoj de nia epoko. Vilmos Benczik naskiĝis en la hungara vilaĝo Saro, la 11-an de julio 1945. Li esperantistiĝis dum sia adoleska aĝo, en 1959. Ekde tiam li grave kontribuis al la Esperanto-kulturo, per verkado kaj tradukado kaj per redaktora kaj eldonista laboroj.
Informas Maximiliano Catania