Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 928


de Universala Esperanto-Asocio

La Eldonserio Oriento-Okcidento, aŭspiciata de UEA, en Konsulta Partnereco kun Unesko, pliriĉiĝis per nova titolo, "Antologia skizo de la persa literaturo", kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo Impeto en Moskvo, paperforme kaj elektronike (senpaga elŝuto). Ĝi konsistas el prozspecimenoj de 33 aŭtoroj aŭ libroj kaj poemspecimenoj de 24 poetoj. Redaktis Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, kaj provlegis Rob Moerbeek. La antaŭparolon verkis A. Giridhar Rao. La ĉefa enhavo estas grandparte traduko de Said Baluĉi el parto de originala antologio en la persa. Tiumaniere por proponi tiun antologion la tradukisto ne devis sola elekti, sed, restante pli neŭtrala, tradukis la elektojn de aliaj majstroj.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO