Skip to main content

Posts

Showing posts from 2021

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.006

de Universala Esperanto-Asocio Post Montrealo ( 2022 ) kaj Torino ( 2023 ) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retadreso kongresoj@co.uea.org. Por ambaŭ jaroj kandidatiĝoj kaj demandoj devas atingi la menciitan retadreson maksimume ĝis la 6-a de septembro 2022 (06:00 UTC) kaj la anonco de la elektitoj devos okazi ĝis la fino de 2022.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.005

de Universala Esperanto-Asocio La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo " Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj ". La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31-an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.004

de Universala Esperanto-Asocio Kiel aldona jarfina donaco al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton "Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo", spektebla ekskluzive en UEAviva. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko kiel speciala invito al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo en 2022. Manno Montanna estas unu el la muzikistoj konsiderataj por la arta programo de la Universala Kongreso.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.003

de Universala Esperanto-Asocio La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por nia lingvo en Eŭropa Unio. Kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" (ĝis marto-aprilo 2022) multaj esperantistoj eu EU-landoj jam apogas civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU. La plej sukcesa el tiuj proponoj eĉ atingis la pozicion de la plej multnombre apogita propono en la tuta EU-konsulto, konkurade kun ĉiuj aliaj temoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.002

de Universala Esperanto-Asocio En 2021 la Akademio de Esperanto (AdE) decidis okazigi du gravajn aferojn, kiuj devas fariĝi markon en ĝia historio. AdE iniciatis la Laŭron de la Akademio kaj organizis la Konferencon de la Akademio, cetere cirkaŭ la Zamenhof-Tago, festata ankaŭ kiel la Tago de la Esperanto-Libro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.001

de Universala Esperanto-Asocio Ekde 2008, pere de sia Komisiono pri Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti, UEA funkciigas la unulingvan KER-ekzamensistemon pri Esperanto por la niveloj B1, B2 kaj C1. La sistemo estis konstruita laŭ la kriterioj de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas reprezentanto de UEA. Ĝi funkcias kunlabore kun Edukado.net kaj estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario). Ekde la funkciigo de la sistemo UEA kontrakte kunlaboris kun ORIGO por la okazigo de la ekzamenoj kaj en tiu 12-jara periodo sukcese ekzameniĝis 2.463 personoj el 76 landoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.000

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 999

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 998

de Universala Esperanto-Asocio Ĵus finiĝis en Parmo (Italio) la unua projekta kunsido de VERDEN, nova projekto financata de Eŭropa Unio (EU) kaj kunordigata de Universala Esperanto-Asocio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 997

de Universala Esperanto-Asocio Kiel simbolon de agnosko pri la kontribuado de miloj da homoj al la Asocio dum 2021, UEA proponas kiel specialan jarfinan donacon la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA: ĉiuj, kiuj enkadriĝas en la kategorio de membro aŭ servo-uzanto de la Asocio (nome individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de Esperanto aŭ Kontakto aŭ aliĝintoj al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kun valida retadreso), devas esti ricevintaj privatan retpoŝtan mesaĝon de la Asocio kun ligilo al la koncerto kaj persona pasvorto. La mesaĝo dissendiĝis la 22-an de novembro 2021 je ĉ. 20:40 UTC, kun la titolo: Ekskluziva koncerto donace al UEA-membroj . Se iu ne ricevis ĝin, tiu kontrolu en spamujo aŭ kontaktu la 1-an Vicprezidan

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 996

de Universala Esperanto-Asocio La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF) estis kreita jam en 1946, do frue en la historio de UN. Ĉi-jare ĝi fariĝas 75-jara. Ĝia vibra kaj trafa intervenado por protekti infanojn tra la mondo memorigas al ni kiom gravas la protektado de rajtoj de infanoj ĉie, kaj gravas la rolo de UN en tiu protektado.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 995

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16-an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 994

de Universala Esperanto-Asocio Alivorte” estas la nova libro de Marco Lucchesi, publikigita elektronike kaj disponigita senpage al la tuta komunumo ĉe UEA.org.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 993

de Universala Esperanto-Asocio CoNGO estas la Konferenco de la Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Statuso kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ekde 2018 UEA partoprenas en ĝia estraro. Ĉi-jare CoNGO organizas pintkonferencon kunlige kun la nuna sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu celas informi NRO-ojn pri la ĉefaj prioritatoj kaj helpi ilin kune plani kaj kunlabori. UEA estas aparte honorata de la fakto, ke inter la kvar ĉefaj parolantoj estas Francis Hult, unu el la reprezentantoj de UEA ĉe UN.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 992

de Universala Esperanto-Asocio La Belartaj Konkursoj de UEA (BK) havas regularon, kies bazaj principoj, krom tio, ke ili laŭiĝas al la protokoloj kaj normoj ĝenerale sekvataj de ĉi-specaj konkursoj ie ajn en la mondo, estas de ni diskonigataj kadre de niaj ĉiujaraj alvokoj al partopreno. En ĉi tiuj, krome, la BK-Sekretario ĉiam aldonas jenon: "detala regularo troviĝas en la retejo de UEA".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 991

de Universala Esperanto-Asocio En 2022 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2022-2025. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art-o n-ro 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos kvin komitatanojn B.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 990

de Universala Esperanto-Asocio La 24-an de oktobro 2021, ni festas 76 jarojn de Unuiĝintaj Nacioj, la plej ampleksa internacia organizo, la plej ambicia elpaŝo por internacia diplomatio kaj nuntempe la plej grava institucio por trovi kaj antaŭenigi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 989

de Universala Esperanto-Asocio Ĝis la 31-a de oktobro 2021 Esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso "Amerika monato" en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la LKK de Montrealo. Partoprenontoj devas legi la regulojn kaj listigi siajn kontribuojn en la konkursa paĝo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 988

de Universala Esperanto-Asocio La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17-a kaj 27-a de majo kaj en la 7-a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo estis finaprobita de EKOSOK en kunsido okazinta inter la 21-a kaj 22-a de julio 2021 kaj oficiale informita al TEJO en septembro. La statuso formaligas la rilatojn de NRO-oj kun UN kaj ebligas al ili rekte reprezentiĝi ĉe eventoj kaj kunsidoj de UN al kiuj NRO-oj estas invititaj. Ĝis tiam TEJO kaj junaj Esperantistoj povis tion atingi nur pere de UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 987

de Universala Esperanto-Asocio Ĉi-jare, la Premio Vidyasagar estas por la unua fojo aljuĝita al Esperantisto. Tiun ĉi premion, rilatantan al la tuta verkaro de la respektivaj aljuĝitoj, la registaro de la gubernio Okcidenta Bengallando (en Barato) lanĉis en 1980 honore al la memoro de la granda klerulo, edukisto, instituci-konstruinto kaj soci-reforma pioniro Ishwar Chandra Vidyasagar (1820–1891). En 2021 ĝi estis rebaptita al Premio Vidyasagar-Dinamoyee (kunhonore al lia edzino) kaj estas nun aljuĝata de la registara fako pri supera eduko kunlabore kun la nove establita Vidyasagar Academy (akademio Vidyasagar). La 26-an de septembro 2021, okaze de la 201-a naskiĝdatreveno de Vidyasagar, la esperantista lingvisto Probal Dasgupta kaj tri samtempaj premiitoj (en aliaj sociaj kaj edukaj terenoj tuŝitaj de la pioniraj strebadoj de Vidyasagar) ricevis la Premion. Tio okazis en la ejo de la akademio Vidyasagar en Kolkato, domo en kiu la klerulo mem loĝis en la finaj jaroj de sia vivo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 986

de Universala Esperanto-Asocio La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 985

de Universala Esperanto-Asocio Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 984

de Universala Esperanto-Asocio Ekde 2001 la Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 47 ŝtatoj kun 800 milionoj da loĝantoj, ĉiujare je la 26-a de septembro okazigas "Eŭropan tagon de lingvoj". La celo estas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata kiel ilon por atingi pli grandan interkulturan komprenon kaj kiel kernan elementon de la kultura heredaĵo de la kontinento - kialo por subteni la plurlingvecon en la tuta Eŭropo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 983

de Universala Esperanto-Asocio Kadre de la 107-a UK en Montrealo okazos la 75-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn pri IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario plej laste la 31-an de januaro 2022. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Montrealan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj povas esti ĉeestaj aŭ virtualaj. La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 982

de Universala Esperanto-Asocio Geamikoj, en BK-2021 ni havis problemojn pri la retadreso, al kiu ni petis konkursantojn sendi siajn verkojn. Ial la interreta servilo blokis tiun retadreson, kaj ne eblis malbloki ĝin. Ni ne scias, kiom da konkursaĵoj perdiĝis tiukaŭze. Ni starigis novan ret-adreson kaj petis konkursantojn sendi al ĝi siajn verkojn. En la tago de la limdato, nome en la 31-a de marto, la nombro da konkursaĵoj ricevitaj en la nova retadreso estis nur 70, nombro ege dista disde la 151 kaj 171 verkoj ricevitaj en, respektive, 2020 kaj 2019. Tial ni ampleksigis la datlimon je unu plia monato. El tio rezultis la granda surprizo, ke en tiu monato ni ricevis 116 pliajn verkojn, nome 186 konkursaĵojn entute, rikolton rekordan en la historio de la Belartaj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 981

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-an de septembro 2021, Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Unuiĝintajn Naciojn pro ties ĉiutagaj klopodoj krei pli pacan mondon. Ni vivas en epoko de grandegaj defioj por la homaro kaj por la planedo. Ni devas unuiĝi por trovi la plej bonajn solvojn.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 980

de Universala Esperanto-Asocio La 19-an de septembro la Komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK) diskonigis la rezultojn de la 72-a okazigo en premifesto elsendita pere de la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva. La BK-feston kungvidis Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Miguel Fernández, respektive Sekretario kaj Prezidanto de la Belartaj Konkursoj. En la BK partoprenis absolute rekorda nombro de 186 verkoj el la 5 kontinentoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 979

de Universala Esperanto-Asocio La virtuala kongresejo gastigas la 2-an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) ĝis dimanĉo, la 19-a de septembro 2021. Do ĉiujn spektaĵojn de la VK eblas daŭre ĝui per la platformo ĝis tiu dato. Individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al VK, povas tion fari senpage per la VK-aliĝilo (kaj neĝisdataj IM-oj povas samtempe aliĝi al UEA kaj al VK): vk.esperanto.net. Ĝis nun 1.852 personoj el 106 landoj (aŭ teritorioj) aliĝis. Por marki la fermon de la virtuala kongresejo UEA elektis du gravajn okazaĵojn: la premian feston de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA 2021 (spekteblos ekde la 14h00 UTC) kaj la Tagon de Veteranoj (ekde la 16:00 UTC). La programeroj ankaŭ spekteblos pere de UEAviva.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 978

de Universala Esperanto-Asocio La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por Esperanto en Eŭropa Unio: kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" UEA/EEU alvokas esperantistojn apogi civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 977

de Universala Esperanto-Asocio La 14-an de aŭgusto 2021 la Komitato de UEA kunside diskutis agadplanon de la Estraro por daŭrigi la financan resanigon de la Asocio. La agadplano spegulas instrukciojn donitajn de la Komitato al la Estraro pasintjare, surbaze de rekomendoj de la Komisiono pri Financo kaj interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro. La raporto pri la agadplano estas publike alirebla en la komitata elŝutejo sub la nomo "Raporto pri financa resanigo" (2021-08-16).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 976

de Universala Esperanto-Asocio UEA invitas ĉiujn kantemulojn partopreni la 9-an eldonon de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, sendante filmeton de kanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 975

de Universala Esperanto-Asocio Nanovfszky György naskiĝis en Budapeŝto, la 10-an de aprilo 1942, kaj forpasis tie la 10-an de aŭgusto 2021. Li estis Honora Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, Honora Membro de UEA. Profesoro kaj membro en la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj aliaj akademioj kaj universitatoj, altranga ŝtatoficisto en la Hungara Registaro, en UN kaj en multaj aliaj internaciaj organizaĵoj kaj Ambasadoro de Hungario en ses landoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 974

de Universala Esperanto-Asocio En 1999, la Ĝenerala Asembleo de UN (RES 54/120) aprobis "la rekomendon de la Monda Konferenco de Ministroj de Junularo (...), ke la 12-a de aŭgusto estu deklarita Internacia Junulara Tago". La starigo de tiu grava tago estis rimarkinda, ĉar ĝi emfazis la centran rolon de junuloj en la publika sfero kaj rilate al nuntempaj aferoj, en kiuj niaj socioj luktas.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 973

de Universala Esperanto-Asocio UEA kore invitas ĉiujn partopreni la virtualan simpozion de ILEI "Esperanto en universitataj medioj - nuntempo kaj estonteco". La simpozio okazos per Zoom la 12-an (09:00 - 19:00 UTC) kaj 13-an (12:00 - 18:00 UTC) de aŭgusto enkadre de ILEI-kongreso VEKI-2. Deko da profesoroj kaj fakuloj el universitatoj de Afriko, Eŭropo, Azio kaj Ameriko prelegos kaj diskutos pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj interlingvisiko en universitatoj kaj pri perspektivoj de virtuala Esperanto-universitato. Okazos podiaj diskutoj por pliprofundigo de la traktataj demandoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 972

de Universala Esperanto-Asocio Dum la fermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 24-an de julio 2021, estis anoncita la akcepto de nova membro en la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof-o Marco Lucchesi, elektita de la Komitato de UEA en la unua sesio de la Ĝenerala Kunveno de 2021, okazinta samtage.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 971

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2021, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Homaj Rajtoj, Uneskon kaj ĉiujn indiĝenajn popolojn tra la tuta mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 970

de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguĉi. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi, la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 1.000 eŭroj kaj estiĝis de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 969

de Universala Esperanto-Asocio En la Fermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estis anoncitaj 14 ricevantoj de la Diplomoj pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado, aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 968

de Universala Esperanto-Asocio En 2021 TEJO faris alvokon por nova redaktoro de la revuo Kontakto, ĉar post dek jaroj la ĝisnuna redaktoro Rogener Pavinski mem decidis fini sian longan altkvalitan deĵoradon en la posteno. De la alvoko venis tri kandidatiĝoj, de tri sufiĉe interesaj kandidatoj, kaj post tri intervjuoj kaj diskutado la Estraro de TEJO decidis akcepti Paweł Fischer-Kotowski-on kiel la novan redaktoron de Kontakto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 967

de Universala Esperanto-Asocio Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA. Celoj de la projekto: 1) krei Esperanto-klubojn en ĉiuj landoj de Afriko, kie ankoraŭ ne estas Esperanto-agado, kaj aktivigi esperantistojn tie, kie jam ili estas kun aparta atento al la delegitoj de UEA kaj junularaj delegitoj; 2) partoprenigi afrikanojn, ĉefe membrojn de la Afrika Komisiono (AK), en diversaj virtualaj renkontiĝoj, por adaptiĝi al la nuna monda situacio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 966

de Universala Esperanto-Asocio Malfermiĝis la aliĝilo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Montrealo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn: uea.org/kongresoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 965

de Universala Esperanto-Asocio La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) oficiale malfermiĝis la 17-an de julio. La virtuala kongresejo tamen jam estis alirebla ekde la 16-a de julio: vk.retevent.com (por eniri la virtualan kongresejon necesas esti aliĝinto de la 2-a VK kaj aliĝi eblas per vk.esperanto.net; novaj aliĝintoj aŭtomate ricevos pasvorton per sia registrita retadreso).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 964

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la "Internacian Tagon de Esperanto".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 963

de Universala Esperanto-Asocio Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne ricevas ŝtatajn, urbajn aŭ aliajn movadajn subvenciojn.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 962

de Universala Esperanto-Asocio Denove en 2021, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto, ni okazigas virtuale la kongresan bankedon. Ni kune festu tiun ĉi universalan homan bezonon (manĝi) kiu mirinde provizas la eblecon plenumi paralele alian nepran bezonon de la homoj: la bezono je interhoma kontakto (kunmanĝi). UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon "Kunmanĝado tra la Mondo", okazonta merkrede, la 21-an de julio, 2021, 15:00-17:00 UTC.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 961

de Universala Esperanto-Asocio La Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj, kun riĉa instrua kaj distra programo. Ĉi-jare SES okazas virtuale, de la 2-a ĝis la 11-a de julio, sub aŭspicio de UEA. La malfermo okazos la 2-an de julio, je la 17:30 UTC, kun partopreno de la prezidanto de UEA, Duncan Charters. Ankoraŭ eblas aliĝi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 960

de Universala Esperanto-Asocio Kiel parto de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Al la 2-a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro de UEA ĝis la 4-a de julio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 959

de Universala Esperanto-Asocio Eŭropa Unio (EU) konferencas ĝis printempo 2022 por decidi pri estonta evoluo de la ŝtataro. Kadre de tiu konferenco la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi ideojn.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 958

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj la Komisiono de UEA por Eŭropa agado petas vian helpon: helpu nin kolekti € 3.500 por realigi Esperantan agadon fine de julio 2021, dum la junulara festivalo Pol'and'Rock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la kvaran jaron UEA subtenas la agadon. Al ĉiu € 1 donacotaj, UEA aldonos € 1 el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de € 3.500, almenaŭ.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 957

de Universala Esperanto-Asocio La retkurson "#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj" eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso. Ĝia disponigo al la Esperanto-komunumo estas strategie al UEA cele al kapabligo de esperantistoj, pro kio la Estraro de UEA decidis aŭspicii ĝin. Parolarto estas aparte proksima de la lingva afero kaj estas studkampo speciale ligita al la historio de la Asocio, ĉar pri ĝi okupiĝis ekzemple prezidantoj de UEA kiel Ivo Lapenna, Humphrey Tonkin kaj Duncan Charters.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO