Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Esperanto

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.009

de Universala Esperanto-Asocio En 2022 UEA memoras 100 jarojn da ĉeesto kaj sopiras pro 10 jaroj de la forpaso de Eli Urbanová. Ĉeĥa poetino, kiu per multo kontribuis al la Esperanta literaturo, Eli Urbanová naskiĝis la 8-an de februaro 1922, antaŭ 100 jaroj, kaj forpasis la 20-an de januaro 2012, antaŭ 10 jaroj. Ŝi tamen estis tia verkistino, kiu per sia talento poreterne ĉeestos inter ni.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.008

de Universala Esperanto-Asocio "Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco" - tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.007

de Universala Esperanto-Asocio Unueco, espero, amikeco: jen vortoj, kiuj bone difinas la laboron de UEA kaj per kiuj la Asocio sincere bondeziras al ĉiuj homoj. La laboro de UEA baziĝas sur la verko de L.L. Zamenhof, sur la pensoj de Hector Hodler kaj sur la internacia kunlaboro de landaj kaj fakaj asocioj de esperantistoj. UEA estas nenio, krom ĉiuj el siaj membroj, kies kolektivo kapablas kun espero kaj obstino evoluigi la laboron por Esperanto. Kaj al tiu laborado rekte aŭ nerekte ligiĝas ĉiuj esperantistoj en la mondo. En 2022 UEA en unueco daŭre restos la reto, kiu kunligas tiom da espero, kaj la tegmento, kiu gastigas tiom da amikeco, kiel ĉeforganizaĵo de Esperanto en nia planedo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.006

de Universala Esperanto-Asocio Post Montrealo ( 2022 ) kaj Torino ( 2023 ) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retadreso kongresoj@co.uea.org. Por ambaŭ jaroj kandidatiĝoj kaj demandoj devas atingi la menciitan retadreson maksimume ĝis la 6-a de septembro 2022 (06:00 UTC) kaj la anonco de la elektitoj devos okazi ĝis la fino de 2022.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.005

de Universala Esperanto-Asocio La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo " Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj ". La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31-an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.004

de Universala Esperanto-Asocio Kiel aldona jarfina donaco al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton "Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo", spektebla ekskluzive en UEAviva. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko kiel speciala invito al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo en 2022. Manno Montanna estas unu el la muzikistoj konsiderataj por la arta programo de la Universala Kongreso.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.003

de Universala Esperanto-Asocio La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por nia lingvo en Eŭropa Unio. Kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" (ĝis marto-aprilo 2022) multaj esperantistoj eu EU-landoj jam apogas civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU. La plej sukcesa el tiuj proponoj eĉ atingis la pozicion de la plej multnombre apogita propono en la tuta EU-konsulto, konkurade kun ĉiuj aliaj temoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.002

de Universala Esperanto-Asocio En 2021 la Akademio de Esperanto (AdE) decidis okazigi du gravajn aferojn, kiuj devas fariĝi markon en ĝia historio. AdE iniciatis la Laŭron de la Akademio kaj organizis la Konferencon de la Akademio, cetere cirkaŭ la Zamenhof-Tago, festata ankaŭ kiel la Tago de la Esperanto-Libro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.001

de Universala Esperanto-Asocio Ekde 2008, pere de sia Komisiono pri Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti, UEA funkciigas la unulingvan KER-ekzamensistemon pri Esperanto por la niveloj B1, B2 kaj C1. La sistemo estis konstruita laŭ la kriterioj de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas reprezentanto de UEA. Ĝi funkcias kunlabore kun Edukado.net kaj estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario). Ekde la funkciigo de la sistemo UEA kontrakte kunlaboris kun ORIGO por la okazigo de la ekzamenoj kaj en tiu 12-jara periodo sukcese ekzameniĝis 2.463 personoj el 76 landoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.000

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 999

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 998

de Universala Esperanto-Asocio Ĵus finiĝis en Parmo (Italio) la unua projekta kunsido de VERDEN, nova projekto financata de Eŭropa Unio (EU) kaj kunordigata de Universala Esperanto-Asocio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 997

de Universala Esperanto-Asocio Kiel simbolon de agnosko pri la kontribuado de miloj da homoj al la Asocio dum 2021, UEA proponas kiel specialan jarfinan donacon la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA: ĉiuj, kiuj enkadriĝas en la kategorio de membro aŭ servo-uzanto de la Asocio (nome individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de Esperanto aŭ Kontakto aŭ aliĝintoj al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kun valida retadreso), devas esti ricevintaj privatan retpoŝtan mesaĝon de la Asocio kun ligilo al la koncerto kaj persona pasvorto. La mesaĝo dissendiĝis la 22-an de novembro 2021 je ĉ. 20:40 UTC, kun la titolo: Ekskluziva koncerto donace al UEA-membroj . Se iu ne ricevis ĝin, tiu kontrolu en spamujo aŭ kontaktu la 1-an Vicprezidan...

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 996

de Universala Esperanto-Asocio La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF) estis kreita jam en 1946, do frue en la historio de UN. Ĉi-jare ĝi fariĝas 75-jara. Ĝia vibra kaj trafa intervenado por protekti infanojn tra la mondo memorigas al ni kiom gravas la protektado de rajtoj de infanoj ĉie, kaj gravas la rolo de UN en tiu protektado.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 995

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16-an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 994

de Universala Esperanto-Asocio Alivorte” estas la nova libro de Marco Lucchesi, publikigita elektronike kaj disponigita senpage al la tuta komunumo ĉe UEA.org.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 993

de Universala Esperanto-Asocio CoNGO estas la Konferenco de la Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Statuso kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ekde 2018 UEA partoprenas en ĝia estraro. Ĉi-jare CoNGO organizas pintkonferencon kunlige kun la nuna sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu celas informi NRO-ojn pri la ĉefaj prioritatoj kaj helpi ilin kune plani kaj kunlabori. UEA estas aparte honorata de la fakto, ke inter la kvar ĉefaj parolantoj estas Francis Hult, unu el la reprezentantoj de UEA ĉe UN.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 992

de Universala Esperanto-Asocio La Belartaj Konkursoj de UEA (BK) havas regularon, kies bazaj principoj, krom tio, ke ili laŭiĝas al la protokoloj kaj normoj ĝenerale sekvataj de ĉi-specaj konkursoj ie ajn en la mondo, estas de ni diskonigataj kadre de niaj ĉiujaraj alvokoj al partopreno. En ĉi tiuj, krome, la BK-Sekretario ĉiam aldonas jenon: "detala regularo troviĝas en la retejo de UEA".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 991

de Universala Esperanto-Asocio En 2022 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2022-2025. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art-o n-ro 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos kvin komitatanojn B.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 990

de Universala Esperanto-Asocio La 24-an de oktobro 2021, ni festas 76 jarojn de Unuiĝintaj Nacioj, la plej ampleksa internacia organizo, la plej ambicia elpaŝo por internacia diplomatio kaj nuntempe la plej grava institucio por trovi kaj antaŭenigi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO