Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Teĥnologio

Esperantujo: Speciala numero de la revuo INDECS dediĉita al Esperanto

18/09/2015 | ESPERANTO » "The Phenomenon of Esperanto" estas la titolo de speciala numero de la revuo INDECS: Interdisciplinary Description of Complex Systems (Interdisciplina priskribado de kompleksaj sistemoj) lastatempe eldonita en Kroatio . La kolekto, sub redakto de P-ro Humphrey Tonkin kaj D-ino Veronika Poór, estas la dua numero de volumo 13 de INDECS (2015). La kolekto estas anglalingva kun resumoj en la kroata lingvo, kaj estas direktita ĉefe al fakuloj ekster la Esperanto-movado.

Esperantujo: 100.000-a Esperanto-lernanto ĉe Duolingo registriĝis

09/09/2015 | ESPERANTO » Sub la gvido de Chuck Smith, ekde novembro 2014 okkapa teamo laboras pri Esperanto-kurso ĉe la lingvolerna retejo Duolingo. La 28-an de majo 2015 la kurso lanĉiĝis en beta-versio. Jam pli ol 100.000 homoj lernas Esperanton per Duolingo. Por montri al la novbakitaj Esperantistoj la viglecon de la Esperanto-kulturo, la teamo krome regule okazigas sesiojn kun famkonataj Esperantistoj (inter aliaj jam gastis Bertilo Wennergren).

Usono: Apple kaj Samsung malakrigas juĝaferojn

La du poŝtelefonaj kompanioj konsentis pri tio, ke ili finos la procesojn kiujn ili malfermis tutmonde, sed daŭrigos la aferojn komenciĝintajn ene de l' nordamerika lando. Video »

Francio: Diskuto pri establo de eŭropa sendependa reto

En Parizo, la tiunacia prezidanto François Hollande intervidiĝis kun la germana kancelierino Angela Merkel. La du flankoj diskutis pri fortigo de kunlaboro, cele al protektado de datumretoj tiukontinentaj . Video »

Usono: Facebook ŝanĝas montreblajn retpoŝtadresojn de siaj uzantoj

29/06/2012 | TEĤNOLOGIO » Jen alia ŝanĝo kiu ĝenas multe da uzantoj de Facebook . La retejo anstataŭigis montreblajn retpoŝtadresojn ĉe uzantprofiloj per adresoj finiĝantaj per "@facebook.com".

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO