Skip to main content

Usono: Facebook ŝanĝas montreblajn retpoŝtadresojn de siaj uzantoj

29/06/2012 | TEĤNOLOGIO » Jen alia ŝanĝo kiu ĝenas multe da uzantoj de Facebook. La retejo anstataŭigis montreblajn retpoŝtadresojn ĉe uzantprofiloj per adresoj finiĝantaj per "@facebook.com".

Aldone, se via persona retpoŝtadreso por ensaluti ĉe Facebook estas ekz-e Gmail-a, Hotmail-a aŭ Yahoo!-a, eblas ke Facebook mem kaŝigis ĝin de via profilo.

La kalifornia kompanio informis pasintaprile ke ŝanĝojn tiajn indas fari la retejo por sia pliboniĝo.

Kelkaj retfakuloj diras, ke per ĉi tiu deviga agado Facebook klopodas popularigi la retpoŝtan servon sian ene de la komunumo reta.

Facebook, kiu havas pli da 900 milionoj uzantoj tutmondaj, estas kritikita ekdelonge kaŭze de ŝanĝoj ĉe sia privatecagordaro.

Feliĉe, ne ĉio teruras tiurilate, ĉar la Facebook-aj uzantoj povas solvi la problemojn tiajn redaktante siajn profilojn.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO