Skip to main content

Posts

Showing posts from March, 2014

Usono: Turniro de Miamo 2014

En Florido, la serba tenisisto Novak Đoković supervenkis la skotlandan Andy Murray per 7-5 kaj 6-3. Venontmatĉon, la venkinto kontraŭludos la japanan Kei Nishikori. Video »

Anglio: Manchester United k-aŭ Manchester City

La teamo blua supervenkis la rivalon ruĝan per 3-0, dank' al goloj de Edin Džeko kaj Yaya Touré. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Manuel Pellegrini estas je 3 poentoj el Chelsea, la reganto de l' ĉampionado tiunacia. Video »

Malajzio: Aviadilo falis en la Hindan Oceanon

La 24-an de marto en Kuala-Lumpuro, la ĉefministro tiulanda Najib Razak informis, ke - laŭ la plejfreŝaj datumoj - la serĉata flugo MH370 de Malaysia Airlines dronis en la azia oceano, sudokcidente de Aŭstralio. Video »

Teniso: Turniro de Indian Wells 2014

En Usono, la serba tenisisto Novak Đoković supervenkis la svisan Roger Federer per 3-6, 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Manchester United k-aŭ Liverpool

La teamo liverpula supervenkis la rivalon manĉestran per 3-0, dank' al goloj de Gerrard kaj Suárez. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Brendan Rodgers atingis la duan pozicion ĉe l' ĉampionado angla. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Aŭstralio

Nico Rosberg de Mercedes venkis en la kurejo de Melburno. La germana ŝoforo estas akompanita en la podio de l' aŭstraliano Daniel Ricciardo de Red Bull kaj la dano Kevin Magnussen de McLaren. Video »

Nepalo: Registaro batas agadon de membroj de "tibeta sendependiĝo"

La tiulanda polico arestis almenaŭ naŭ homojn, kiuj apogas, ke l' tibeta regiono apartiĝu de la ĉina teritorio. Video »

Malajzio: Serĉado de aviadilo daŭre senrezultas

La flugo MH370 jam perdiĝis 7 tagojn, tamen oni akiris neniun trarompan progreson. Pli ol 10 landoj kaj regionoj aktive kunlaboras cele al trovo de l' avio. Video »

Usono: Ukraina ĉefministro vizitis la Blankan Domon

La 13-an de marto en Vaŝingtono, Arseniy Yatsenyuk intervidiĝis kun la tiulanda prezidanto Barack Obama, kiu diris, ke l' plej urĝa defio por Ukrainio estas, ke Krimeo probable sin apartigos de l' nacio kaj membriĝos al la Rusa Federacio. Video »

Britio: Singapuro, la plej multekosta urbo de l' mondo

Laŭ studo fare de Economist Intelligence Unit, la azia urboŝtato atingis la unuan lokon ĉe l' tabelo de plejkaraj civitoj, kune kun Parizo, Oslo, Zuriko kaj Sidnejo. Video »

Hispanio: FC Barcelona k-aŭ Almería

La teamo barcelona supervenkis la rivalon andaluzan per 4-1, dank' al goloj de Alexis Sánchez, Leo Messi, Puyol kaj Xavi. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Gerardo Martino estas je 1 poento el la reganto de l' ĉampionado hispana, Real Madrid. Video »

Ukrainio: Eksigo de mararmea ĉefo

La 2-an de marto, la tiulanda aganta ministro pri defendo Ihor Tenyukh eksigis admiralon Denis Berezovsky, kiu laŭdire ĵuris lojalecon al la por-rusaj krimeaj aŭtoritatoj pli frue en tiu tago. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO