Skip to main content

Posts

Showing posts from September, 2020

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 909

de Universala Esperanto-Asocio Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj pri la temo "KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin" - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 908

de Universala Esperanto-Asocio La temo de la nunjara Internacia Tago de Paco, festata ĉiujare la 21-an de septembro, estas "Formante Pacon Kune". La jaro 2020 estas ankaŭ la okazo de la 75-a datreveno de la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, starigita, laŭ la vortoj de sia Ĉarto, por "savi estontajn generaciojn de la plago de milito".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 907

de Universala Esperanto-Asocio La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia regularo estis novformulita en 2017. La fondaĵo, portanta la nomon de “la patro de la Esperanta poezio” Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La Juĝkomisiono de FAG, kiu de 1984 aljuĝas premiojn ĉiun duan aŭ trian jaron, nun konsistas el Jesper Lykke Jacobsen, István Ertl kaj Mariana Evlogieva. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 906

de Universala Esperanto-Asocio La Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas la plej grava memstara evento pri la uzo de Esperanto por sciencaj kaj fakaj celoj. La unua KAEST (sub la nomo AEST) okazis en 1978, organizita de ĉeĥaj Esperantistoj. Ekde 2010 ĝin organizas E@I, kiu kunrealigis kun UEA kaj Vinilkosmo la sukcesan Virtualan Kongreson de Esperanto (VK), al kiu plu eblas aliĝi (vk.mondafest.net) por ĝui la ekskluzivan enhavon, ĝis la 20-a de septembro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 905

de Universala Esperanto-Asocio UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de Zlatko Tišljar (1945-2020), la 8-an de septembro en Zagrebo. Komence de aŭgusto la Komitato de UEA elektis Zlatkon Tišljar kiel Honoran Membron de la Asocio, dum la unua reta kunsido de sia Ĝenerala Kunveno, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 904

de Universala Esperanto-Asocio Se vi ne jam spertis la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) aŭ ŝatus (re)spekti programerojn, jen la lasta ŝanco: por ebligi al ĉiuj partopreni tiun unikan virtualan festenon de Esperanto, UEA plilongigis la unikan VK-sperton ĝis la fino de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), la 20-an de septembro. Tiu invito validas por ĉiuj, ankaŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne estas membroj de UEA. VK-aliĝintoj povas normale aliri la virtualan kongresejon per vk.retevent.com. Novaj aliĝantoj bv. uzi la retan aliĝilon: vk.mondafest.net. La aliĝkotizoj estas simbolaj por individuaj membroj de UEA kaj varias laŭ lando: 20, 10 kaj 5 EUR por landkategorioj 5, 4 kaj 3, respektive, kaj nulo por landkategorioj 1 kaj 2 laŭ la kotizo-sistemo de UEA. Per la sama aliĝilo eblas aliĝi ne nur al la VK, sed ankaŭ al UEA. Ĉiuj bonvenas subteni la laboron de la Asocio per aliĝo. Se iu havas problemon pagi la aliĝkotizon, bv. skribi al la adreso mondafest2020@googlegroup

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 903

de Universala Esperanto-Asocio Dimanĉe la 6-an de julio, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), en bunta kaj elstare kunmetita virtuala festo-ceremonio, la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA diskonigis la rezultojn ĉijarajn. Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj bonvenigis la spektantojn kaj anoncis, ke la konkurson partoprenis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko. La prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández en malferma parolado anoncis la baldaŭan aperon de Antologio de Mikronoveloj partoprenintaj en la Belartaj Konkursoj, kiuj fariĝas 70-jaraj en 2020. Omaĝe al ĵus forpasinta poetino Júlia Sigmond li deklamis ŝian poemon Doloro. La tutan ceremonion eblas re-spekti en la kanalo de UEA en Jutubo, UEAviva.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 902

de Universala Esperanto-Asocio La Akcepto al la membroj de Societo Zamenhof (SZ) kaj la Premia Festo de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA okazos dimanĉon, la 6-an de septembro, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020). La Akcepto okazos je la 13:00 UTC kaj antaŭvenos la Premian Feston, kiu okazos je la 14:00 UTC.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO