Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 904


de Universala Esperanto-Asocio

Se vi ne jam spertis la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) aŭ ŝatus (re)spekti programerojn, jen la lasta ŝanco: por ebligi al ĉiuj partopreni tiun unikan virtualan festenon de Esperanto, UEA plilongigis la unikan VK-sperton ĝis la fino de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), la 20-an de septembro. Tiu invito validas por ĉiuj, ankaŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne estas membroj de UEA. VK-aliĝintoj povas normale aliri la virtualan kongresejon per vk.retevent.com. Novaj aliĝantoj bv. uzi la retan aliĝilon: vk.mondafest.net. La aliĝkotizoj estas simbolaj por individuaj membroj de UEA kaj varias laŭ lando: 20, 10 kaj 5 EUR por landkategorioj 5, 4 kaj 3, respektive, kaj nulo por landkategorioj 1 kaj 2 laŭ la kotizo-sistemo de UEA. Per la sama aliĝilo eblas aliĝi ne nur al la VK, sed ankaŭ al UEA. Ĉiuj bonvenas subteni la laboron de la Asocio per aliĝo. Se iu havas problemon pagi la aliĝkotizon, bv. skribi al la adreso mondafest2020@googlegroups.com.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Usono: Milita subteno al Ukrainio

13/03/2015 | MONDO » La 11-an de marto, la Blanka Domo anoncis, ke konsiderante la streĉan situacion en orienta Ukrainio, Usono decidis pliigi militan helpon al tiu lando kaj plenumi novan sankcion kontraŭ Rusio. Video »

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO