Skip to main content

Posts

Showing posts from 2020

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 922

de Universala Esperanto-Asocio La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) la 20-an de septembro 2020 dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), sub la aŭspicio de UEA . La lanĉo de la konkurso spekteblas ĉe la jutubkanalo UEAviva.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 921

de Universala Esperanto-Asocio Por la 108-a Universala Kongreso (UK), post tri jaroj, la Estraro de UEA unuanime elektis Italion kiel kongreslandon. La kvaran fojon UK okazos en Italio. La gastiga urbo, Torino, estis la unua ĉefurbo de Italio (1861-1865). Urbo en kiu kunfandiĝas la itala kaj la franca etoso, kie aktivis gravaj intelektuloj kiel Norberto Bobbio, Italo Calvino, Clelia Conterno Guglielminetti, Natalia Ginzburg, Primo Levi, Cesare Pavese kaj Elio Vittorini, kaj en kies universitato longtempe profesiis Giorgio Canuto, iama prezidanto de UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 920

de Universala Esperanto-Asocio La 106-a Universala Kongreso (UK), kiu okazos en Belfasto, Nord-Irlando, de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021, havos kiel temon “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”. Surbaze de la UN-temo por 2021, deklarita la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, la kongresa temo ligiĝas al la specifaj realoj de la kongreslando, tiel ke la Esperanto-komunumo povos pridiskuti la universalecon de tiuj valoroj kaj la kontribuon de Esperanto al reciproka interkompreno, kio mem troviĝas ĉe la bazo de paco kaj ajna konfido.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 919

de Universala Esperanto-Asocio La 15-an de decembro la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto festas la Zamenhof-tagon, nome la tagon de Ludoviko Lazaro Zamenhof, deklarita de Unesko 'merita monda personeco' pro la kreado de la internacia lingvo Esperanto kaj pro la disvastigo de la ideoj de paco, interkompreniĝo kaj kunlaboro inter ĉiuj popoloj.

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 469

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 78-an Internacian Junularan Kongreson en via lando en 2022! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn proponojn. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 918

de Universala Esperanto-Asocio Antaŭ precize cent jaroj, la 9-an de decembro 1920, dek unu membraj ŝtatoj de la Ligo de Nacioj prezentis projekton de rezolucio al ties Asembleo. La projekto atentigis pri la bezono de praktika solvo al la lingvaj obstakloj kiuj malhelpis la diversajn naciojn, kaj aludis lastatempajn eksperimentojn pri instruado de Esperanto en lernejoj. Rezulte, oni komisiis raporton de la vica ĝenerala sekretario, Inazo Nitobe, sed, spite la favorajn konkludojn de la raporto, oni fine malakceptis la rezolucion.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 917

de Universala Esperanto-Asocio Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto – kaj ankaŭ recenzojn pri libroj. Ĝi publikigas materialon en Esperanto aŭ en angla lingvo, sed estas principe malferma al materialo ankaŭ en aliaj lingvoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 916

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiuj VK-spektaĵoj baldaŭ en la jutuba kanalo de UEA, UEAviva. Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la programriĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun unikan sperton, UEA lanĉis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la jutuba kanalo UEAviva . Sekve ĉiuj esperantistoj nun povas libere sperti kaj rememori pri tiu kongreso. Jam du monatojn, iom post iom oni enretigas la programerojn de la kerna VK, tio estas, la spektaĵojn okazintajn dum VK-semajno (1-8 de aŭgusto) ĉiutage inter la 12-18-a horo UTC.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 915

de Universala Esperanto-Asocio Geamikoj, la Belartaj Konkursoj de UEA naskiĝis en 1950. La unua jaro, de kiam oni havas statistikojn pri BK-partopreno, estas 1972. De tiam ĝis nun, la averaĝa nombro de konkursaĵoj estas 84. Nu, pasintjare ni atingis la belan palindroman nombron 171, rekordan en la BK-historio. Ĉi-jare, eĉ pli nekredeble, ni ricevis novan palindroman nombron, ne tiel altan, sed simile rekordan kaj eĉ pli surprizan kaj kontentigan, se konsideri la zorgodonajn cirkonstancojn travivatajn pro la pandemio. Malgraŭ ĉiaj malgraŭoj, la ĉi-jara nombro de konkursaĵoj partoprenintaj en BK estis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko.

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 468

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Ĉu vi pasias pri la Esperanto-movado, junuloj kaj la laboro de TEJO? Ĉu vi ŝatus kontribui al la formado de la vizio de nia organizo en la venontaj jaroj kaj esti parto de la sintezo de nia Strategia Plano? Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 914

de Universala Esperanto-Asocio La Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) estas branĉo de UEA, fondita en 1952 de Ivo Lapenna, kaj respondeca pri scienca esplorado pri la fenomeno Esperanto, ĝia movado kaj komunumo, kaj ĝia videbligo en sciencaj kaj intelektulaj rondoj ekster la movado.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 913

de Universala Esperanto-Asocio La 24-a de oktobro, la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, markas la daton en 1945 kiam la Ĉarto de UN ekvalidis kaj UN formale ekestis. Sepdek kvin jarojn poste, ni retrorigardas al tiu tago kiel al unu el la plej grandaj atingoj de la homaro. Per la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj kun la kunlaboro de ĝiaj Membraj Ŝtatoj, la mondo faris gigantajn paŝojn al starigo de monda ordo, respekto al homaj rajtoj, konservado de paco kaj antaŭenigo de daŭripova evoluigo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 912

de Universala Esperanto-Asocio Kadre de la 106-a UK en Belfasto okazos la 74-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. La rektoro estos Prof-o Michele Gazzola kaj helpos al li Prof-o Reinhold Medina. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la IKU-sekretario. La proponoj alvenu plej laste la 15-an de januaro 2021. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Belfastan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj estu kaj ĉeestaj kaj virtualaj.

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 467

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Ni ĝojas prezenti al vi la novelektitan estraron de TEJO por la mandato 2020-2021. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 911

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare, Unuiĝintaj Nacioj festas la 2-an de oktobro kiel Internacian Tagon de Ne-perforto - tagon kiam ni laŭdas la potencon de pacaj ideoj por movi la homaron al la bono. En tiu tago en 1869 (antaŭ ĝuste 150 jaroj), naskiĝis la granda pioniro de la filozofio kaj strategio de ne-perforto, Mahatma Gandhi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 910

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare, la 1-an de oktobro, tra la pasintaj tridek jaroj, Unuiĝintaj Nacioj festis la Internacian Tagon de Pli Aĝaj Personoj – tagon por memorigi pri iliaj atingoj kaj atentigi pri ilia graveco en socio, sed ankaŭ por altiri atenton al la problemoj kiujn tiom da pli aĝaj personoj frontas. Por fokusi nian atenton pri tiuj demandoj, la Monda Organizo pri Sano (WHO/MOS) lastatempe deklaris la jardekon 2020-2030 la Jardeko de Sana Aĝiĝo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 909

de Universala Esperanto-Asocio Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj pri la temo "KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin" - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 908

de Universala Esperanto-Asocio La temo de la nunjara Internacia Tago de Paco, festata ĉiujare la 21-an de septembro, estas "Formante Pacon Kune". La jaro 2020 estas ankaŭ la okazo de la 75-a datreveno de la fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj, starigita, laŭ la vortoj de sia Ĉarto, por "savi estontajn generaciojn de la plago de milito".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 907

de Universala Esperanto-Asocio La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia regularo estis novformulita en 2017. La fondaĵo, portanta la nomon de “la patro de la Esperanta poezio” Antoni Grabowski, celas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La Juĝkomisiono de FAG, kiu de 1984 aljuĝas premiojn ĉiun duan aŭ trian jaron, nun konsistas el Jesper Lykke Jacobsen, István Ertl kaj Mariana Evlogieva. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 906

de Universala Esperanto-Asocio La Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas la plej grava memstara evento pri la uzo de Esperanto por sciencaj kaj fakaj celoj. La unua KAEST (sub la nomo AEST) okazis en 1978, organizita de ĉeĥaj Esperantistoj. Ekde 2010 ĝin organizas E@I, kiu kunrealigis kun UEA kaj Vinilkosmo la sukcesan Virtualan Kongreson de Esperanto (VK), al kiu plu eblas aliĝi (vk.mondafest.net) por ĝui la ekskluzivan enhavon, ĝis la 20-a de septembro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 905

de Universala Esperanto-Asocio UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de Zlatko Tišljar (1945-2020), la 8-an de septembro en Zagrebo. Komence de aŭgusto la Komitato de UEA elektis Zlatkon Tišljar kiel Honoran Membron de la Asocio, dum la unua reta kunsido de sia Ĝenerala Kunveno, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 904

de Universala Esperanto-Asocio Se vi ne jam spertis la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) aŭ ŝatus (re)spekti programerojn, jen la lasta ŝanco: por ebligi al ĉiuj partopreni tiun unikan virtualan festenon de Esperanto, UEA plilongigis la unikan VK-sperton ĝis la fino de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), la 20-an de septembro. Tiu invito validas por ĉiuj, ankaŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne estas membroj de UEA. VK-aliĝintoj povas normale aliri la virtualan kongresejon per vk.retevent.com. Novaj aliĝantoj bv. uzi la retan aliĝilon: vk.mondafest.net. La aliĝkotizoj estas simbolaj por individuaj membroj de UEA kaj varias laŭ lando: 20, 10 kaj 5 EUR por landkategorioj 5, 4 kaj 3, respektive, kaj nulo por landkategorioj 1 kaj 2 laŭ la kotizo-sistemo de UEA. Per la sama aliĝilo eblas aliĝi ne nur al la VK, sed ankaŭ al UEA. Ĉiuj bonvenas subteni la laboron de la Asocio per aliĝo. Se iu havas problemon pagi la aliĝkotizon, bv. skribi al la adreso mondafest2020@googlegroup

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 903

de Universala Esperanto-Asocio Dimanĉe la 6-an de julio, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), en bunta kaj elstare kunmetita virtuala festo-ceremonio, la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA diskonigis la rezultojn ĉijarajn. Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj bonvenigis la spektantojn kaj anoncis, ke la konkurson partoprenis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko. La prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández en malferma parolado anoncis la baldaŭan aperon de Antologio de Mikronoveloj partoprenintaj en la Belartaj Konkursoj, kiuj fariĝas 70-jaraj en 2020. Omaĝe al ĵus forpasinta poetino Júlia Sigmond li deklamis ŝian poemon Doloro. La tutan ceremonion eblas re-spekti en la kanalo de UEA en Jutubo, UEAviva.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 902

de Universala Esperanto-Asocio La Akcepto al la membroj de Societo Zamenhof (SZ) kaj la Premia Festo de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA okazos dimanĉon, la 6-an de septembro, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020). La Akcepto okazos je la 13:00 UTC kaj antaŭvenos la Premian Feston, kiu okazos je la 14:00 UTC.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 901

de Universala Esperanto-Asocio La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) transprenis la temon de la nuligita 105-a Universala Kongreso: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Tiu temo spegulas la longan kunlaboran rilaton inter la Esperanto-movado (speciale UEA) kaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj same la signifon de tiu dialoga kaj mondo-pliboniga laboro de UN por Esperantistoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 900

de Universala Esperanto-Asocio Dum la Virtuala Kongreso de Esperanto la unuan fojon IKU-libro estis elŝutebla senpage jam dum la monda kongreso de UEA. La libro, kiu prezentas la tekstojn de la sep prelegoj en la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj resumojn de la kvar prelegoj de la Scienca Kafejo, estis elŝutita pli ol 2.000 fojojn dum la kongresa semajno.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 899

de Universala Esperanto-Asocio En la Solena Fermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto estis anoncitaj la nomoj de la 14 ricevantoj de la Diplomoj 2020 pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 898

de Universala Esperanto-Asocio Dum sia unua reta kunsido kadre de la Virtuala Kongreso la Komitato de UEA elektis Zlatko Tišljar kiel Honoran Membron.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 897

de Universala Esperanto-Asocio En la unua kunsido de la Ĝenerala Kunveno 2020 de la Komitato de UEA, kiu unuafoje en la historio okazis rete kiel parto de la Virtuala Kongreso de Esperanto, la Komitato elektis Humphrey Tonkin kiel Honoran Prezidanton de UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 896

de Universala Esperanto-Asocio Antaŭ UK 2017, Unesko, kunlabore kun UEA, publikigis Unesko-Kurieron en Esperanto. La lanĉo de la Kuriero reciproke proksimigis la rilatojn inter Unesko kaj UEA, interesigis esperantistojn pri Unesko kaj Uneskon pri Esperanto. Por evoluigi la Esperanto-uzadon ĉe Unesko mem, laŭ iniciato de Trezoro Huang Yinbao, UEA lanĉis en aprilo 2018 strategian planon por disvastigi la idealojn kaj la valorojn de Unesko per Esperanto. La projekto pli vidigis la valoron de Esperanto al Unesko kaj pliigis ĝian intereson kaj favoron al Esperanto. Aprile de 2019, Trezoro, la nuna dua vicprezidanto de UEA, raportante al Unesko, ke pli da esperantistoj, kiuj ne konas UN-lingvojn, esperas koni Unesko-n per Esperanto, proponis, ke Unesko eldonu "De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko en Esperanto".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 895

de Universala Esperanto-Asocio Eĉ se la montreala UK de 2020 devis esti prokrastita al 2022, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto – precize en la datoj, kiam devis okazi la 105-a UK –, enhavos multe da kontribuoj el Montrealo kaj Kanado, por memorigi la partoprenantaron pri tio, kio devus okazi en Kanado ĉi-jare kaj ankaŭ por doni al ili antaŭguston pri tio, kio okazos en 2022. Aliĝi al la VK eblas per https://vk.mondafest.net (senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 26-a de julio).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 894

de Universala Esperanto-Asocio Kadre de la Monda Festivalo de Esperanto, la Virtuala Kongreso (VK), de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto, proponos buntan programon, kies unua gustumo troviĝas ĉi-komunike kaj superrigarde ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/VK, daŭre ĝisdatigata. Ĝisdatigoj estos komunikitaj ankaŭ per la Festivala Kuriero, kiu dum la VK aperos ĉiutage. Ĉiuj bonvenas aboni: mondafest.net/kuriero/.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 893

de Universala Esperanto-Asocio Kiel parto de la Virtuala Kongreso okazanta en la kadro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020, denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 892

de Universala Esperanto-Asocio Unu el la tradiciaj eroj de la Universalaj Kongresoj estas la bankedo. Estas facile konstati, ke kunmanĝado estas unu el la plej bazaj kaj unuecigaj manieroj kunesti por homoj de ĉiuj kulturoj, de ĉiuj anguloj de la planedo kaj tra ĉiuj historiaj epokoj de la homara evoluo. Sed en la jaro 2020 ni alfrontas la eksterordinaran defion kreitan de pandemio, kiu aparte limigas la eblecon kunesti kaj kunmanĝi. La organizantoj de tiuj ĉi eventoj decidis trovi kreeman manieron festi nian homecon kaj festeni en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.mondafest.net/. UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon "Kunmanĝado tra la Mondo", okazonta la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC.

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 466

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo La Elekta Komisiono prezentis la raporton pri sia laboro rilate al la estrarelekto por la oficperiodo 2020-2021. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 891

de Universala Esperanto-Asocio La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) komenciĝis promesplena en junio . La julian programon ankaŭ inaŭguris tre specialaj okazaĵoj. La 1-an de julio la Kanada Virtuala Kinejo omaĝis la Tagon de Kanado per la filmo "Momentum", de la ikonaj kanadaj filmfaristoj Colin Low kaj Tony Ianzelo. La 4-an de julion UEA okazigis pere de sia Komisiono MONA la Mezorientan kaj Nordafrikan Tagon (MONAT), re-spektebla ĉe la jutbkanalo UEAviva. Kaj la 5-an de julio TEJO okazigos realtempan debaton inter kandidatoj al la nova estrato de la organizo, sub la devizo "Kia estonteco?". Tiu iniciato de TEJO ankaŭ rilatas al la Festivala Temo, "UN 75-jara", ĉar al la junularo ligiĝas granda partopreno en la estonteco de Unuiĝintaj Nacioj mem. Ne hazarde gvidos la programon la junulo Rakoen Maertens, ano de la teamo zorganta pri la Festivala Temo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 890

de Universala Esperanto-Asocio Malfermiĝis la reta aliĝilo por la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto. Aliru ĝin per vk.mondafest.net/.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 889

de Universala Esperanto-Asocio La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) malfermiĝis sabaton, la 20-an de junio, per la Somera Inaŭguro. La malferman ceremonion oni povas spekti i.a. per la jutubkanalo de UEA, UEAviva. Jam 2 500 homoj spektis ĝin per YouTube. Ciferojn pri la inaŭguro 24 horojn poste eblas legi ĉe revuoesperanto.org/mondafest_ciferoj. Post la inaŭguro la Festivalo anoncis plurajn okazaĵojn por la unua semajno.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 888

de Universala Esperanto-Asocio La 20-an de junio 2020, 12:00 UTC, okazos la Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), nomata Somera Inaŭguro. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin laŭ la suba programo kaj per la jenaj rimedoj: rekte en la retejo MondaFest.net kaj en la spacoj de UEA ĉe Facebook kaj YouTube. La horoj aperas laŭ UTC (por kompreni, kiam ekzakte estos ĉe vi, ni rekomendas konsulti time.is/UTC; ekzemple berlina/pariza/budapeŝta tempo estas UTC+2, t.e. ke 12:00 laŭ UTC egalas al 14:00 por homoj en tempozono de Berlino/Parizo/Budapeŝto).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 887

de Universala Esperanto-Asocio Laŭ statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, hodiaŭ 71 milionoj da homoj tra la mondo estis perforte dislokitaj de militoj, naturaj katastrofoj, kaj forpelo el siaj hejmlandoj. Ili plejparte loĝas en ŝirmejoj por rifuĝintoj, ofte kun vivosava subteno de UN. Ilia situacio fariĝis eĉ pli malfacila pro alveno de KOVIM-19. Ĉe multaj rifuĝintoj, socia distancigo ne eblas, mankas la ebleco de kvaranteno, kaj sanservoj kaj hospitaloj estas neadekvataj. En multaj mondopartoj, naciaj landlimoj estas fermitaj eĉ al tiuj kiuj prosperas: rifuĝintoj estas aktive repuŝataj kaj kalumniataj. Dum ĉiuj homoj frontas riskon pro KOVIM-19, la rifuĝintoj de la mondo estas inter la plej endanĝerigataj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 886

de Universala Esperanto-Asocio En la pasinta semajno la Komitato de UEA rete aprobis kunlaboran kontrakton inter Teamanta Esperantista Organizo (TEO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA). En la voĉdonado 47 komitatanoj sin esprimis, el kiuj 43 aprobis la kunlaboran kontrakton.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 885

de Universala Esperanto-Asocio Kiel anoncite , kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), okazos la Virtuala Kongreso (VK) inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas ĝia nomo, dato kaj daŭro, la VK estos omaĝo al la Universala Kongreso, kun virtuala aliro al esencaj programeroj de la UK kaj enkonduko de novaj ideoj.

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 465

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Kandidatiĝu kaj realigu kune kun TEJO la 77-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Sekve al la malfacilaĵoj rilate al la kronvirusa pandemio de 2019-2020, Komitata laborgrupo kunvenis la 27-an de majo 2020 por skizi la bazojn de venonta strategio. Kun la celo strebi al la okazigo de la kongreso, TEJO anoncas ke la kandidatiĝfazo por la 77-a IJK 2021 remalfermiĝas. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 884

de Universala Esperanto-Asocio En la 20-a de majo UEA oficiale anoncis la realigon de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) . MondaFest' 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kadre de ĝi. Aldone al tio, ni kun ĝojo informas, ke jam multe da partneroj aliĝis al la ideo de MondaFest' 2020 kaj anoncas siajn eventojn kadre de ĝi. La konstante ĝisdatigata programo troviĝas ĉe EventaServo.org. Kontrolu kaj rezervu la datojn. Detalojn vi trovas en la apartaj paĝoj de ĉiu evento ĉe Eventa Servo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 883

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Monda Tago pri Medio (MTM), festata ĉiujare la 5an de junio, UEA kaj la kunlaboranta Faka Asocio de la Verduloj Esperantistaj (AVE) kuraĝigas siajn membrojn plu engaĝiĝi por pli verda mondo, pli medi-amika kaj pli esperanta. MTM estis fiksita de Unuiĝintaj Nacioj por kreskigi konscion kaj agadon por la larĝa gamo de problemoj de protekto de la medio. Unue okazinta en 1974, ĝi estis ĉefa kampanjo por konsciiĝo pri mediaj problemoj kaŭzataj de mara poluo, homa superpopulacio kaj monda varmiĝo, ĝis daŭripova konsumado, naturmediaj krimoj kaj kontraŭleĝa ĉasado. La Monda Tago pri Medio kreskis por esti tutmonda platformo por publika diskonigo, kun jara partopreno de pli ol 143 landoj. Ĉiujare, MTM provizas novan temon, kiun gravaj korporacioj, NRO-j, komunumoj, registaroj kaj famuloj tutmonde adoptas por pledi mediajn kaŭzojn.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 882

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO gratulas siajn biciklemajn membrojn kaj BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), faka asocio de TEJO, okaze de la Monda Bicikla Tago. Fiksita de UN en 2018, la Tago agnoskas la unikecon kaj flekseblecon de la Biciklo, kiu estas uzata de du jarcentoj, kiel simpla, atingebla, fidinda, pura kaj medifavora daŭripova rimedo de transporto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 881

de Universala Esperanto-Asocio La internacia lingvo Esperanto estas parolata en pli ol 120 landoj, de milionoj da homoj laŭ diversaj flueco-niveloj. Pere de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Esperanto-parolantoj povas kunlabori sen lingvaj baroj kaj en interkultura kompreno. La laborkampojn de UEA ampleksigas ĝia agado kun aliaj asocioj, landaj kaj fakaj. Inter tiuj troviĝas Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN), kiu laboras por konsciigi pri nefumismo kaj protekti sanstaton de homoj, ĉefe pere de sia oficiala organo Puraj Pulmoj kaj tra sociaj retoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 880

de Universala Esperanto-Asocio La 24-an de majo 2020, 83-jara, forpasis la eminenta esperantisto Victor Sadler. Sadler naskiĝis en 1937 en Britio kaj eklernis Esperanton en 1951, kiam li estis 14-jara. Li komencis uzi Esperanton, kiam li ekstudis en Kembriĝo, kie li fondis studentan Esperanto-klubon. Tra la jaroj membris en la klubo pluraj homoj, kiuj poste okupis gravajn postenojn en la Esperanto-movado. Sadler dum tiu tempo redaktis la informilon Studento de STELO, la Studenta Tutmonda Esperantista Ligo, en kies estraro li aktivis.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 879

de Universala Esperanto-Asocio La Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj kaj artistoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 878

de Universala Esperanto-Asocio Ĝis la 31-a de majo 2020 junuloj rajtas kandidatiĝi por iĝi TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO. Elektitoj deĵoros kiel volontuloj en Roterdamo dum maksimume unu jaro, ekde aŭgusto 2020 ĝis la 30-a de junio 2021 (komencdato estas interkonsentebla). Loĝado estos senpaga, aldone al transporto, kiu rilatas al la volontulado. TEJO serĉas minimume tri volontulojn por la volontula periodo, do se grupo de du aŭ tri kandidatoj pretus volontuli kune, la grupo rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi, specifante tion en la motivletero.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO