Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 901


de Universala Esperanto-Asocio

La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) transprenis la temon de la nuligita 105-a Universala Kongreso: “UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”. Tiu temo spegulas la longan kunlaboran rilaton inter la Esperanto-movado (speciale UEA) kaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj same la signifon de tiu dialoga kaj mondo-pliboniga laboro de UN por Esperantistoj.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 981

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-an de septembro 2021, Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Unuiĝintajn Naciojn pro ties ĉiutagaj klopodoj krei pli pacan mondon. Ni vivas en epoko de grandegaj defioj por la homaro kaj por la planedo. Ni devas unuiĝi por trovi la plej bonajn solvojn.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 859

de Universala Esperanto-Asocio La 31-a de marto 2020 markas la 100-jariĝon de la morto de Hector Hodler. Tiu svisa esperantisto, kiu estis fondinto de UEA kaj motoro de la revuo Esperanto, sendube estas inter la plej gravaj laborintoj por nia afero. De la junulara agado ĝis bestoprotektado kaj la pacproblemo, de la nasko de pluraj iniciatoj ĝis la vasta kunordigo de la movado, sennombraj estis la kontribuoj de Hodler, kies vivo estis signifoplena por Esperanto. Omaĝe al li la aprila numero de la revuo estas libere elŝutebla ĉe UEA .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 951

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-an de majo, 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, la klerigado de infanoj estas interrompita, laborkondiĉoj estas renversitaj kaj tro multaj familioj suferas pro malsaniĝo aŭ eĉ perdo de familianoj.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO