Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Unuiĝintaj Nacioj

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.008

de Universala Esperanto-Asocio "Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco" - tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 999

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 998

de Universala Esperanto-Asocio Ĵus finiĝis en Parmo (Italio) la unua projekta kunsido de VERDEN, nova projekto financata de Eŭropa Unio (EU) kaj kunordigata de Universala Esperanto-Asocio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 995

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16-an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 993

de Universala Esperanto-Asocio CoNGO estas la Konferenco de la Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Statuso kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ekde 2018 UEA partoprenas en ĝia estraro. Ĉi-jare CoNGO organizas pintkonferencon kunlige kun la nuna sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu celas informi NRO-ojn pri la ĉefaj prioritatoj kaj helpi ilin kune plani kaj kunlabori. UEA estas aparte honorata de la fakto, ke inter la kvar ĉefaj parolantoj estas Francis Hult, unu el la reprezentantoj de UEA ĉe UN.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 990

de Universala Esperanto-Asocio La 24-an de oktobro 2021, ni festas 76 jarojn de Unuiĝintaj Nacioj, la plej ampleksa internacia organizo, la plej ambicia elpaŝo por internacia diplomatio kaj nuntempe la plej grava institucio por trovi kaj antaŭenigi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 988

de Universala Esperanto-Asocio La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17-a kaj 27-a de majo kaj en la 7-a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo estis finaprobita de EKOSOK en kunsido okazinta inter la 21-a kaj 22-a de julio 2021 kaj oficiale informita al TEJO en septembro. La statuso formaligas la rilatojn de NRO-oj kun UN kaj ebligas al ili rekte reprezentiĝi ĉe eventoj kaj kunsidoj de UN al kiuj NRO-oj estas invititaj. Ĝis tiam TEJO kaj junaj Esperantistoj povis tion atingi nur pere de UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 986

de Universala Esperanto-Asocio La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 981

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Internacia Tago de Paco, la 21-an de septembro 2021, Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Unuiĝintajn Naciojn pro ties ĉiutagaj klopodoj krei pli pacan mondon. Ni vivas en epoko de grandegaj defioj por la homaro kaj por la planedo. Ni devas unuiĝi por trovi la plej bonajn solvojn.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 975

de Universala Esperanto-Asocio Nanovfszky György naskiĝis en Budapeŝto, la 10-an de aprilo 1942, kaj forpasis tie la 10-an de aŭgusto 2021. Li estis Honora Prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, Honora Membro de UEA. Profesoro kaj membro en la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj aliaj akademioj kaj universitatoj, altranga ŝtatoficisto en la Hungara Registaro, en UN kaj en multaj aliaj internaciaj organizaĵoj kaj Ambasadoro de Hungario en ses landoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 974

de Universala Esperanto-Asocio En 1999, la Ĝenerala Asembleo de UN (RES 54/120) aprobis "la rekomendon de la Monda Konferenco de Ministroj de Junularo (...), ke la 12-a de aŭgusto estu deklarita Internacia Junulara Tago". La starigo de tiu grava tago estis rimarkinda, ĉar ĝi emfazis la centran rolon de junuloj en la publika sfero kaj rilate al nuntempaj aferoj, en kiuj niaj socioj luktas.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 971

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2021, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Homaj Rajtoj, Uneskon kaj ĉiujn indiĝenajn popolojn tra la tuta mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 964

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la "Internacian Tagon de Esperanto".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 955

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Rifuĝintoj kaj speciale ĉiujn rifuĝintojn okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, la 20-an de junio 2021. La tago honoras la forton kaj kuraĝon de rifuĝintoj kaj tiujn kiuj helpas ilin kaj celas publikan konscion kaj subtenon al tiuj homoj, kiuj devis fuĝi el siaj hejmoj pro konflikto, persekutado aŭ naturaj katastrofoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 953

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 951

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-an de majo, 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, la klerigado de infanoj estas interrompita, laborkondiĉoj estas renversitaj kaj tro multaj familioj suferas pro malsaniĝo aŭ eĉ perdo de familianoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 945

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare la Studgrupo pri Lingvoj kaj UN, gvidita de Humphrey Tonkin, organizas lingvan simpozion ĉe UN. Pasintjare la studgrupo intencis organizi la simpozion sub la temo "Lingvo kaj Migrado: Sperto kaj Memoro", kunlabore kun la Prinstona Universitato, sed pro la pandemio oni decidis prokrasti la simpozion ĝis 2021 kaj fari ĝin virtuala.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 943

de Universala Esperanto-Asocio La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton "Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi" ("Futures of Education: Learning to Become") en novembro 2021.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 935

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio ĉiujare partoprenas kun entuziasmo la festadon de la Internacia Virina Tago. Tiu tago estas okazo por pritaksi la progreson faritan survoje al forigo de diskriminacio kontraŭ virinoj kaj knabinoj kaj insisti pri iliaj egalaj rajtoj. Ĝi estas ankaŭ okazo por konsideri la longan vojon al egaleco, kiu ankoraŭ irendas.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 933

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare UEA organizas agadon ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro. Ĉi-jare la agado de esperantistoj lige kun UEA estis aparte sukcesa. UEA mesaĝis pri la Tago jam la 5-an de februaro, du semajnojn pli frue ol la koncerna dato, kio ebligis al kunlaborantoj traduki kaj dissendi la mesaĝon per diversaj kanaloj, aldone al la versioj en la angla kaj en la franca, kiujn UEA formale sendas al UN kaj Unesko pere de sia oficejo en Novjorko. Ĉefa aganto por tio estas Humphrey Tonkin, komisiito de UEA pri Rilatoj kun UN kaj Honora Prezidanto de la Asocio, kunlabore kun la grupo Esperanto por UN. Tre speciala atingo estis tio, ke la versioj kaj originalo en Esperanto aperis en anglalingva novaĵletero de la Departamento de Monda Komunikado.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO