Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Mondo

Brazilo: Kolapso en akvobaraĵo

Mineja baraĵo de Brumadinjo rompiĝis kaj okazigis katastrofon. Ĝia akvo elfluis kaj atingis la komunumon Vila-Ferteko en la tiulanda subŝtato Minas-Ĝerajso. Ĝis nun brazilaj aŭtoritatoj anoncis sep mortigitajn homojn kaj pli ol 200 malaperintojn. En novembro de 2015, simila tragedio okazis tiusubŝtate.

Argentino: Macri estas la nova prezidento

23/11/2015 | MONDO » La 22-an de novembro, laŭ rezulto de l' dua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, Mauricio Macri (Cambiemos) akiris 51,4% da voĉoj, dum lia rivalo Daniel Scioli (Frente para la Victoria) 48,6%. Tiamaniere, la nuna urbestro de Bonaero iĝos prezidento de Argentino ekde la venonta 10-a de decembro.

Aŭstralio: Ribelo en detenloko por migrantoj

11/11/2015 | MONDO » La 9-an de novembro, agitado okazis en la detenloko de Kristnaskinsulo, konata pro ties nehumanaj kondiĉoj.

Tunizio: Manifestacio por postuli salajran altigon

02/11/2015 | MONDO » La 31-an de oktobro, centoj da manifestaciantoj kolektiĝis en Tunizo, la ĉefurbo tiulanda , por postuli salajran altigon. Tion fervore intertraktis UTICA, mastrara organizaĵo, kaj UGTT, la potenca sindikata centralo. Tiuj ambaŭ organizaĵoj kiuj hodiaŭ penas akordiĝi, partoprenis la "tunizan kvaropon", kiu ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro "nacia dialogo".

Aŭstrio: La lando volas konstrui barilon laŭ sia landlimo kun Slovenio

30/10/2015 | MONDO » La tiulanda ministrino pri internaj aferoj, Johanna Mikl-Leitner, anoncis sian intencon starigi barilon en Ŝpilfeldo, laŭ la landlimo kun Slovenio . Ĉe tiu loko, eniras Aŭstrion la migrantoj, kiuj transiris Kroation , poste Slovenion, ĉar ili ne sukcesis trapasi Hungarion .

Francio: La Konstanta Tribunalo de Popoloj enketas pri nova flughaveno

17/07/2015 | MONDO » "La lukto varmiĝu, ne la klimato!", tio estis la agadvorto de la somera kolektiĝo organizita en Nia Sinjorino de Landeo la 11-an kaj 12-an de julio fare de l' kunordigaĵo de la opoziciuloj al la projekto de flughaveno tiukomunuma.

Usono: Ku-Kluks-Klano manifestacios por konservado de l' Konfederacia Flago

08/07/2015 | MONDO » Suda Karolino permesis al frakcio tiuklana, ke ĝi protestu, la 18-an de julio, kontraŭ la elpreno de l' flago de la Konfederaciitoj el la esplanado de l' Subŝtata Domo.

Aŭstralio: Naskiĝtago de plejolda krokodilego

27/05/2015 | MONDO » Cassius, la plejgranda kaj plejmaljuna krokodilo en la mondo, celebris sian 112-an datrevenon en Verda Insulo, proksime de Kernso, Kvinslando. Video »

Turkio: Centjariĝo de l' Batalo de Kalipolo

27/04/2015 | MONDO » La 24-an de aprilo, la princo Karlo de Britio kaj la prezidento de Turkio Recep Tayyip Erdoğan partoprenis rememorigan ceremonion pri la konklikto, kiu okazis inter la 25-a de aprilo 1915 kaj la 9-a de januaro 1916. Video »

Ĉilio: Erupcio de vulkano Kalbuko

MONDO | La menciita monto eruptis denove post 40 jaroj, aperigante cindronubegon kiu restadas sur vilaĝoj sude de tiu lando. Aŭtoritatoj ĉiliaj ordonis la evakuadon de pli ol 1.500 loĝantoj. Video »

Unuiĝintaj Nacioj: Kampanjo pri Nutraĵa Sekureco

Ekde la 7-a de aprilo - Monda Tago de Sano - ĝis la fino de tiu monato, la Monda Organizaĵo pri Sano, branĉo de Unuiĝintaj Nacioj, plenumas mondan, propagandan kampanjon pri Nutraĵa Sekureco, por antaŭenigi inspektadon kaj kontroladon de la nutroĉeno, de kamparo ĝis manĝtablo. Video »

Germanio: Dungitoj de Germanwings omaĝas viktimojn de l' akcidento

MONDO | La 25-an de marto, en Kolonjo, kie estas la ĉefstabejo tiuflugkompania, la dungitaro omaĝis per silenta minuto la 150 personojn kiuj forpasis en la aera katastrofo ĉe la Francaj Alpoj. Video »

Unuiĝintaj Nacioj: Ban Ki-moon alvokis fini sirian konflikton

La ĝenerala sekretario de UN tion petis, urĝante, ke l' internacia komunumo plenforte subtenu politikan solvon de l' siria krizo. Video »

Palestino: Akuzo al israela ĉefministro

La tiulanda ministro pri eksterlandaj aferoj Riyad al-Maliki kondamnis la grupon Likud sub la gvidado de Benjamin Netanyahu, kiu antaŭ nelonge asertis en sia deklaro, ke Israelo ne retiriĝos el iu ajn okupata teritorio de Palestino. Video »

Usono: Milita subteno al Ukrainio

13/03/2015 | MONDO » La 11-an de marto, la Blanka Domo anoncis, ke konsiderante la streĉan situacion en orienta Ukrainio, Usono decidis pliigi militan helpon al tiu lando kaj plenumi novan sankcion kontraŭ Rusio. Video »

Rusio: Miloj da homoj omaĝas Nemtsov-on

La 1-an de marto, en Moskvo, la ĉefurbo tiulanda, pli ol 70.000 personoj omaĝis la politikiston Boris Nemtsov, kiu pasintvendredon estas pafmurdita tiuurbe. Video »

Brazilo: Finiĝis la karnavalo de Rio

Okazis en Rio-de-Ĵanejro inter la 13-a kaj 18-a de februaro la tiulanda karnavalo. Ĉiuj brazilanoj ekstravagance travivis la gajan kaj entuziasman semajnon. La mondfama evento konkursigas sambolernejojn en defilo ĉe sambejo. Video »

Ukrainio: Merkel kaj Hollande vizitas Kievon

La 5-an de februaro, por serĉi solvon de la konflikto en orienta Ukrainio, franca prezidento François Hollande kaj germana kancelierino Angela Merkel atingis Kievon por mallonga vizito en Ukrainio. Poste ili vizitis Rusion kaj renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin. Video »

Pollando: 70-a datreveno de liberiĝo de Aŭŝvico

La 27-an de januaro, okaze de l' 70-a datreveno de l' liberiĝo de Aŭŝvico, la plej grava koncentrejo de nazia Germanio en Pollando, la tiulanda registaro okazigis solenan ceremonion. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 300 postvivantoj de l' koncentrejo kaj reprezentantoj el 49 landoj kaj internaciaj organizoj. Video »

Britio: Unua pastrino de l' Eklezio de Anglio

30/01/2015 | MONDO » La 26-an de januaro, la Eklezio de Anglio konsekris ĝian unuan inan episkopon. Libby Lane iĝis la oka Episkopo de Stokporto per servo farita en la katedralo de Jorko. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO