La teamo pamplona supervenkis la rivalon madridan per 3-0, dank' al goloj de Cejudo, Armenteros kaj Torres. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Diego Simeone atingis la trian pozicion ĉe l' ĉampionado hispana. Video »
En Parizo, la tiunacia prezidanto François Hollande intervidiĝis kun la germana kancelierino Angela Merkel. La du flankoj diskutis pri fortigo de kunlaboro, cele al protektado de datumretoj tiukontinentaj . Video »
La tiulanda Juĝejo pri Civilaj Aferoj decidis ne malvalidigi tiun regulon, tamen la polico ne plu povas perforte subpremi kontraŭregistarajn manifestaciantojn. Video »
La 20-an de februaro, speciala kunveno de membrolandoj de l' Eŭropa Unio faris rezolucion kaj decidis puni Ukrainion pro la tiunaciaj konfliktoj. Video »
La teamĉefo de Ferrari, Stefano Domenicali, diris, ke l' suoma ŝoforo estas "pli matura" ol antaŭe, kaj pretas por kunlabori ĉe l' opo maranela kun la duobla mondĉampiono, la hispano Fernando Alonso. Video »
La teamo barcelona egaliĝis kun la rivalo eŭska per 1-1, dank' al golo de Leo Messi. Post du matĉoj kontraŭ la donostianoj, la dekunuopo estrata de Gerardo Martino atingis la finalon de l' nacia Pokalo de l' Reĝo. Video »
La 10-an de februaro, eksteraferaj ministroj el la 28 membroŝtatoj de EU ĉeestis kunvenon en Bruselo, kaj oficiale sankciis la iniciaton, ke l' kontinenta alianco faru duflankajn interparolon kaj kunlaboran intertraktadon kun la amerika lando. Video »