Skip to main content

Posts

Showing posts from July, 2019

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 816

de Universala Esperanto-Asocio En la Solena Fermo de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 815

de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj. Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 814

de Universala Esperanto-Asocio La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj, traktinte la kongresan temon "Vivanta naturo - floranta kulturo", en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio; notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021; substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019; deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon; avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco; substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva ka

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 813

de Universala Esperanto-Asocio Okazis ĉi-ĵaŭdon, la 25-an de julio, en Salono Lapenna kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, la premidisdono de la 70-aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sub gvidado de S-ro Miguel Fernández Martín kaj S-ro Miguel Gutiérrez Adúriz, respektive prezidanto kaj sekretario de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj, ĉi-jara eldono rekordis pri la nombro de partoprenintaj literaturaj verkoj, kun entute 171 verkoj el la 5 kontinentoj: Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 812

de Universala Esperanto-Asocio En sia unua kunsido dum la 104-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 811

de Universala Esperanto-Asocio La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero estas publikigita de UEA kunlabore kun Unesko. La bita versio estas elŝutebla ĉe la retejoj de Unesko, UEA kaj Unesko-Kuriero . La papera versio haveblas ĉe la Libroservoj de UEA kaj de la 104-a UK. La sona versio estas elŝutebla ĉe la retejo de Unesko-Kuriero . Dum la 104-a UK en Lahtio, Finnlando, UEA donacos ekzemplerojn de la numero al reprezentantoj de ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj por ke ili vaste vidigu ĝin al la publiko. Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO