Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 814


de Universala Esperanto-Asocio

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj, traktinte la kongresan temon "Vivanta naturo - floranta kulturo", en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio; notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021; substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019; deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon; avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco; substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco; atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kaj alvokas por interproksimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO