de Universala Esperanto-Asocio La 31-a de marto 2020 markas la 100-jariĝon de la morto de Hector Hodler. Tiu svisa esperantisto, kiu estis fondinto de UEA kaj motoro de la revuo Esperanto, sendube estas inter la plej gravaj laborintoj por nia afero. De la junulara agado ĝis bestoprotektado kaj la pacproblemo, de la nasko de pluraj iniciatoj ĝis la vasta kunordigo de la movado, sennombraj estis la kontribuoj de Hodler, kies vivo estis signifoplena por Esperanto. Omaĝe al li la aprila numero de la revuo estas libere elŝutebla ĉe UEA .
Informas Maximiliano Catania