Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 855


de Universala Esperanto-Asocio

La Estraro de UEA sekvas la rapide evoluantan mondan situacion de la kronvirusa epidemio, kiun en la 11-a de marto la Monda Organizaĵo pri Sano proklamis "pandemio". Kompreneble ĝi havas konsekvencojn kiel flug- kaj enir-limigoj, kiuj forte efikas internaciajn kunvenojn en la proksima tempo, sed la UK ja okazos post pli ol kvar monatoj, kiun la Estraro konsideras sufiĉe sekura tempo-spaco por ne bezoni ŝanĝi la UK-planojn. Similan takson faras ankaŭ aliaj instancoj tutmonde, surbaze de la jam akumulita sperto en Ĉinio kaj Suda Koreio, kie la epidemio estis efektive bremsita ene de ĉ. du kaj unu monatoj, respektive.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO