Skip to main content

Posts

Showing posts from December, 2021

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.006

de Universala Esperanto-Asocio Post Montrealo ( 2022 ) kaj Torino ( 2023 ) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retadreso kongresoj@co.uea.org. Por ambaŭ jaroj kandidatiĝoj kaj demandoj devas atingi la menciitan retadreson maksimume ĝis la 6-a de septembro 2022 (06:00 UTC) kaj la anonco de la elektitoj devos okazi ĝis la fino de 2022.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.005

de Universala Esperanto-Asocio La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo " Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj ". La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31-an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.004

de Universala Esperanto-Asocio Kiel aldona jarfina donaco al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton "Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo", spektebla ekskluzive en UEAviva. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko kiel speciala invito al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo en 2022. Manno Montanna estas unu el la muzikistoj konsiderataj por la arta programo de la Universala Kongreso.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.003

de Universala Esperanto-Asocio La UEA-Komisiono por eŭropa agado kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) daŭrigas la kampanjon por nia lingvo en Eŭropa Unio. Kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" (ĝis marto-aprilo 2022) multaj esperantistoj eu EU-landoj jam apogas civitanajn proponojn, kiuj pledas por Esperanto en EU. La plej sukcesa el tiuj proponoj eĉ atingis la pozicion de la plej multnombre apogita propono en la tuta EU-konsulto, konkurade kun ĉiuj aliaj temoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.002

de Universala Esperanto-Asocio En 2021 la Akademio de Esperanto (AdE) decidis okazigi du gravajn aferojn, kiuj devas fariĝi markon en ĝia historio. AdE iniciatis la Laŭron de la Akademio kaj organizis la Konferencon de la Akademio, cetere cirkaŭ la Zamenhof-Tago, festata ankaŭ kiel la Tago de la Esperanto-Libro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.001

de Universala Esperanto-Asocio Ekde 2008, pere de sia Komisiono pri Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti, UEA funkciigas la unulingvan KER-ekzamensistemon pri Esperanto por la niveloj B1, B2 kaj C1. La sistemo estis konstruita laŭ la kriterioj de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas reprezentanto de UEA. Ĝi funkcias kunlabore kun Edukado.net kaj estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario). Ekde la funkciigo de la sistemo UEA kontrakte kunlaboris kun ORIGO por la okazigo de la ekzamenoj kaj en tiu 12-jara periodo sukcese ekzameniĝis 2.463 personoj el 76 landoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.000

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 999

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO