Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.004


de Universala Esperanto-Asocio

Kiel aldona jarfina donaco al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton "Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo", spektebla ekskluzive en UEAviva. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko kiel speciala invito al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo en 2022. Manno Montanna estas unu el la muzikistoj konsiderataj por la arta programo de la Universala Kongreso.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.009

de Universala Esperanto-Asocio En 2022 UEA memoras 100 jarojn da ĉeesto kaj sopiras pro 10 jaroj de la forpaso de Eli Urbanová. Ĉeĥa poetino, kiu per multo kontribuis al la Esperanta literaturo, Eli Urbanová naskiĝis la 8-an de februaro 1922, antaŭ 100 jaroj, kaj forpasis la 20-an de januaro 2012, antaŭ 10 jaroj. Ŝi tamen estis tia verkistino, kiu per sia talento poreterne ĉeestos inter ni.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.008

de Universala Esperanto-Asocio "Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco" - tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 986

de Universala Esperanto-Asocio La 30-a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO