Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Kanado

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.006

de Universala Esperanto-Asocio Post Montrealo ( 2022 ) kaj Torino ( 2023 ) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retadreso kongresoj@co.uea.org. Por ambaŭ jaroj kandidatiĝoj kaj demandoj devas atingi la menciitan retadreson maksimume ĝis la 6-a de septembro 2022 (06:00 UTC) kaj la anonco de la elektitoj devos okazi ĝis la fino de 2022.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.005

de Universala Esperanto-Asocio La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo " Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj ". La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31-an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.004

de Universala Esperanto-Asocio Kiel aldona jarfina donaco al la Esperanto-komunumo UEA proponas pere de sia Amerika Komisiono la koncerton "Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo", spektebla ekskluzive en UEAviva. En ĝi la brazila kantisto Manno Montanna proponas al esperantistoj ses kantojn el Ameriko kiel speciala invito al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Montrealo en 2022. Manno Montanna estas unu el la muzikistoj konsiderataj por la arta programo de la Universala Kongreso.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 997

de Universala Esperanto-Asocio Kiel simbolon de agnosko pri la kontribuado de miloj da homoj al la Asocio dum 2021, UEA proponas kiel specialan jarfinan donacon la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA: ĉiuj, kiuj enkadriĝas en la kategorio de membro aŭ servo-uzanto de la Asocio (nome individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de Esperanto aŭ Kontakto aŭ aliĝintoj al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kun valida retadreso), devas esti ricevintaj privatan retpoŝtan mesaĝon de la Asocio kun ligilo al la koncerto kaj persona pasvorto. La mesaĝo dissendiĝis la 22-an de novembro 2021 je ĉ. 20:40 UTC, kun la titolo: Ekskluziva koncerto donace al UEA-membroj . Se iu ne ricevis ĝin, tiu kontrolu en spamujo aŭ kontaktu la 1-an Vicprezidan...

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 983

de Universala Esperanto-Asocio Kadre de la 107-a UK en Montrealo okazos la 75-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn pri IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario plej laste la 31-an de januaro 2022. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Montrealan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj povas esti ĉeestaj aŭ virtualaj. La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 966

de Universala Esperanto-Asocio Malfermiĝis la aliĝilo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Montrealo, de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022. Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn: uea.org/kongresoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 909

de Universala Esperanto-Asocio Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj pri la temo "KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin" - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 895

de Universala Esperanto-Asocio Eĉ se la montreala UK de 2020 devis esti prokrastita al 2022, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto – precize en la datoj, kiam devis okazi la 105-a UK –, enhavos multe da kontribuoj el Montrealo kaj Kanado, por memorigi la partoprenantaron pri tio, kio devus okazi en Kanado ĉi-jare kaj ankaŭ por doni al ili antaŭguston pri tio, kio okazos en 2022. Aliĝi al la VK eblas per https://vk.mondafest.net (senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 26-a de julio).

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 891

de Universala Esperanto-Asocio La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) komenciĝis promesplena en junio . La julian programon ankaŭ inaŭguris tre specialaj okazaĵoj. La 1-an de julio la Kanada Virtuala Kinejo omaĝis la Tagon de Kanado per la filmo "Momentum", de la ikonaj kanadaj filmfaristoj Colin Low kaj Tony Ianzelo. La 4-an de julion UEA okazigis pere de sia Komisiono MONA la Mezorientan kaj Nordafrikan Tagon (MONAT), re-spektebla ĉe la jutbkanalo UEAviva. Kaj la 5-an de julio TEJO okazigos realtempan debaton inter kandidatoj al la nova estrato de la organizo, sub la devizo "Kia estonteco?". Tiu iniciato de TEJO ankaŭ rilatas al la Festivala Temo, "UN 75-jara", ĉar al la junularo ligiĝas granda partopreno en la estonteco de Unuiĝintaj Nacioj mem. Ne hazarde gvidos la programon la junulo Rakoen Maertens, ano de la teamo zorganta pri la Festivala Temo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 864

de Universala Esperanto-Asocio Kiel respondo al la koronvirusa krizo la Esperanto-komunumo, kiel la cetera mondo, ekorganizas virtualajn eventojn anstataŭ la nuligitajn aŭ prokrastitajn ĉeestajn konferencojn. Grandan parton eblas koni per EventaServo.org, senpaga servo de UEA kaj TEJO.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 862

de Universala Esperanto-Asocio De la antaŭa komuniko pri la kronvirusa krizo , okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a de aprilo. Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 861

de Universala Esperanto-Asocio De la antaŭa komuniko pri la kronvirusa krizo , okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a de aprilo. Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 856

de Universala Esperanto-Asocio Laŭ la rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la programo de IKU kaj la Scienca Kafejo en Montrealo. Ĝis la limdato, ĉi-jare fruigita al la 15-a de januaro, la komisiono (Fiedler, Maitzen, Tonkin, Vergara, Wandel kaj Wen) ricevis 24 proponojn, el kiuj ĝi elektis naŭ por la IKU kaj ok por la Scienca Kafejo. La resumoj aperas en la IKU-paĝo de UEA .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 855

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA sekvas la rapide evoluantan mondan situacion de la kronvirusa epidemio, kiun en la 11-a de marto la Monda Organizaĵo pri Sano proklamis "pandemio". Kompreneble ĝi havas konsekvencojn kiel flug- kaj enir-limigoj, kiuj forte efikas internaciajn kunvenojn en la proksima tempo, sed la UK ja okazos post pli ol kvar monatoj, kiun la Estraro konsideras sufiĉe sekura tempo-spaco por ne bezoni ŝanĝi la UK-planojn. Similan takson faras ankaŭ aliaj instancoj tutmonde, surbaze de la jam akumulita sperto en Ĉinio kaj Suda Koreio, kie la epidemio estis efektive bremsita ene de ĉ. du kaj unu monatoj, respektive.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 847

de Universala Esperanto-Asocio Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 846

de Universala Esperanto-Asocio La Dua Bulteno por la UK en Montrealo (1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020) jam haveblas rete! Tio signifas, ke eblas jam mendi ĉiujn servojn rilate la UK-on: loĝadon, ekskursojn, matenmanĝojn kaj bankedon!

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 845

de Universala Esperanto-Asocio La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2020, okazonta en Montrealo, Kebekio, Kanado, kadre de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon: "Dulingvismo, plurlingvismo kaj la sociaj bezonoj je efika komunikado".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 841

de Universala Esperanto-Asocio Bv. noti la pli fruan limdaton por IKU-proponoj (Internacia Kongresa Universitato) dum la UK en Montrealo. UEA invitas personojn kun taŭgaj kvalifikoj kandidatiĝi ĉe la IKU-sekretario Amri Wandel plej laste la 15-an de januaro 2020. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 840

de Universala Esperanto-Asocio Restas apenaŭ semajno antaŭ la fino de la plej favorpreza aliĝperiodo al la 105-a UK en Montrealo (1-8 aŭgusto 2020): frua aliĝo povos ŝparigi al vi 50 € aŭ eĉ 100 €! Jam pli ol 400 homoj el 44 landoj aliĝis, kio bele aŭguras sukcesan kongreson!

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 835

de Universala Esperanto-Asocio Multaj personoj aliĝis al la UK-2020 en Montrealo, Kanado (de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020) jam dum la antaŭa UK en Lahtio, kaj nun la aliĝilo disponeblas por la plej malmultekosta aliĝperiodo. La prezo por aliĝo en tiu ĉi unua aliĝperiodo por individuaj membroj de UEA estas 190 eŭroj por A-landanoj kaj 145 eŭroj por B-landanoj. La prezo altiĝos ĝis 240 / 180 eŭroj en la dua aliĝperiodo kaj ĝis 290 / 215 eŭroj en la tria aliĝperiodo. Notindas ke la unuan fojon UEA ankaŭ proponas la eblecon kompensi la poluadon, okazantan i.a. pro transportado de kongresanoj al UK.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO