de Universala Esperanto-Asocio
De la antaŭa komuniko pri la kronvirusa krizo, okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a de aprilo. Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.
Plena artikolo »