Skip to main content

Posts

Showing posts from 2014

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Futbalo: Stoke City k-aŭ Chelsea

En Stoko-sur-Trento, la teamo blua supervenkis la rivalon blankoruĝan per 2-0, dank' al goloj de John Terry kaj Cesc Fàbregas. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan . Alimatĉe, Manchester City supervenkis Crystal Palace -on per 3-0 kaj Aston Villa egaliĝis kun Manchester United per 1-1. Video »

Vatikano: Tangodancado por festi naskiĝtagon de Papo Francisko

La 17-an de decembro, kadre de l' 78-a datreveno de l' ĉefo de l' Katolika Eklezio , oni organizis tangodancadon en la Placo Sankta Petro, kie miloj da personoj kunvenis por danci la argentinan muzikstilon. Video »

Peruo: Komenciĝis priklimata konferenco

La 9-an de decembro, la altnivela kunveno kadre de l' Lima Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo inaŭguriĝis en Limo, la ĉefurbo tiulanda . La ĝenerala sekretario de UN , Ban Ki-moon, alvokis veni al interkonsentita projekto tiutema kaj fine aprobi ĝin en la Pariza Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo. Video »

Futbalo: Sunderland k-aŭ Chelsea

En Sanderlando, la teamo nordorienta egaliĝis kun la rivalo londona per 0-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan . Alimatĉe, Tottenham Hotspur supervenkis Everton -on per 2-1, kaj la du teamoj manĉestraj - Manchester City kaj Manchester United - trioble golis kontraŭ siaj rivaloj Southampton kaj Hull City . Video »

Esperantujo: Esperanto, kultura heredaĵo de Pollando

28/11/2014 | ESPERANTO » La pola ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo, P-ino Małgorzata Omilanowska, aprobis lokigon de l' Lingvo Internacia sur la "polan liston de nemateria kultura heredaĵo".

Irano: Konsento longigi intertraktadon kun Sesopo

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la Sesopo ( Usono , Britio , Francio , Rusio , Ĉinio kaj Germanio ) kaj de Irano anoncis, ke ili decidis daŭrigi la intertraktadon pri la tiulanda nuklea problemo ĝis la 30-a de junio 2015. Video »

Niĝerio: Eksplodo mortigis almenaŭ 35 homojn

La 27-an de novembro, eksplodis busostacio nordoriente de tiu lando , kaj mortis almenaŭ trideko da personoj, inkluzive de kvin soldatoj. Video »

Aŭstralio: Publikigita estas "Brisbana Komunikaĵo"

Dimanĉe en Brisbano, finiĝis la 9-a Pintkunveno de Gvidantoj de l' Grupo 20. La komunikaĵo tiukunvena montras, ke akceli kreskon de l' tutmonda ekonomio, plibonigi la popolan vivon kaj plialtigi dungitecon ankoraŭ estas la ĉefa tasko en la estanteco. Video »

Britio: Skotlando k-aŭ Anglio

En amikeca matĉo, la teamo blanka supervenkis la rivalon bluan per 3-1. La golojn anglajn faris Alex Oxlade-Chamberlain kaj Wayne Rooney. Video »

Belgio: EU ne enkondukis novajn sankciojn kontraŭ Rusio

19/11/2014 | MONDO » La 17-an de novembro en Bruselo, ministroj de eksterlandaj aferoj el la 28 membroj de Eŭropa Unio diskutis pri Ukrainio . Post plurhora diskuto, ili ne enkondukis novajn sankciojn kontraŭ Rusio . Video »

Teniso: Turniro de Londono 2014

En Britio , je l' dua tago de l' evento, la serba tenisisto Novak Đoković supervenkis la kroatan Marin Čilić per duobla 6-1. Venontmatĉon, Đoković kontraŭludos la svisan Stanislas Wawrinka. Video »

Futbalo: Liverpool k-aŭ Chelsea

La teamo londona supervenkis la rivalon liverpulan per 2-1, dank' al goloj de Gary Cahill kaj Diego Costa. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan . Video »

MotoGP: Granda Premio de Valencio

Marc Márquez de Honda venkis en la kurejo de Ĉesto. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' italo Valentino Rossi de Yamaha kaj la hispano Dani Pedrosa de Honda. Video »

Israelo: Konstruado de 500 novaj apartamentoj

En Jerusalemo, la ĉefurbo tiulanda , la Municipa Planada kaj Konstrua Komitato sankciis konstruon de tiom da loĝejoj en la juda setlejo kiu lokiĝas ĉe l' orienta parto. Video »

Irano: Kunordigo de pozicioj inter Usono kaj Francio

La franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Laurent Fabius, interparolis kun la usona ŝtatsekretario John Kerry. Ambaŭ landoj estos akordaj en la venonta intertraktado pri la irana nuklea problemo. Video »

Usono: Respublikanoj gajnis regadon de senato

La 4-an de novembro, la tiulandaj amaskomunikiloj raportis, ke respublikanoj akiris sufiĉe da sidlokoj por esti majoritato en la senato. Tio signifas, ke en la venontaj du jaroj tiu partio superregos kongrese. Video »

Hispanio: Turniro de Valencio 2014

Post 3-hora matĉo, la brita tenisisto Andy Murray supervenkis la hispanan Tommy Robredo per 3-6 kaj duobla 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Anglio: Manchester United k-aŭ Chelsea

La teamo manĉestra egaliĝis kun la rivalo londona per 1-1. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan . Video »

Brazilo: Dilma Rousseff denove elektitas

La 26-an de oktobro, laŭ rezulto de l' dua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, la nuna prezidentino Dilma Rousseff akiris 51% da voĉoj, dum la kandidato de Brazila Sociala Demokratia Partio Aécio Neves 48%. Tiamaniere, Rousseff iĝos landestrino de Brazilo la duan fojon. Video »

Teniso: Turniro de Vieno 2014

En Aŭstrio , la brita tenisisto Andy Murray supervenkis la hispanan David Ferrer per 5-7, 6-2 kaj 7-5, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Manchester City k-aŭ Tottenham Hotspur

La teamo manĉestra supervenkis la rivalon londonan per 4-1, dank' al goloj de Sergio Agüero. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Manuel Pellegrini estas je 5 poentoj el Chelsea , la reganto de l' ĉampionado angla . Video »

MotoGP: Granda Premio de Aŭstralio

Valentino Rossi de Yamaha venkis en la kurejo de Filipinsulo. La itala motorciklisto estas akompanita en la podio de l' hispano Jorge Lorenzo kaj la brito Bradley Smith, ambaŭ de Yamaha. Video »

Rusio: Kunveno kun ĉefministro de Ĉinio

En Moskvo, la ĉefurbo tiulanda , Li Keqiang kaj lia rusa kolego Dmitry Medvedev faris profundan interparolon, kie oni pritraktis diversajn kunlaborojn. Video »

Bolivio: Evo Morales refoje elektitas

Publikigitas la rezulto de l' unua statistiko pri la tiulanda prezidenta voĉdonado. La nuna landestro akiris 60% da voĉoj, dum lia ĉefa rivalo Samuel Doria Medina ricevis nur 25%. Tiamaniere, Morales iĝos prezidento de Bolivio la trian fojon. Video »

Svedio: Franco gajnis Nobel-premion pri Ekonomiko

La 13-an de oktobro, la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj anoncis, ke l' ĉijara menciita premio estas aljuĝita al ekonomikisto Jean Tirole pro lia analizo de merkata forto kaj reguligo. Video »

Rusio: Ĵurnalistino atakita pro surhavi "okcidentaĵon"

08/10/2014 | MONDO » Anna Ratafyeva diris, ke ŝi estas atakita en la moskva metroo de maljuna sinjorino, kiu frapis ŝian vizaĝon pro tio, ke ŝi surhavis vestaĵon pri la bildstria hundo Snoopy kunportanta flagon de Britio , konsiderata ero de l' Okcidento. Video »

Aŭstralio: Kanbero, la plejbona urbo por loĝi

Laŭ raporto far la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, la ĉefurbo tiulanda elektitas inter 362 regionoj de l' tuta mondo. Video »

Brazilo: Okazos dua prezidenta balotado

La 5-an de oktobro, laŭ rezulto de l' unua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, la nuna prezidentino Dilma Rousseff akiris 42% da voĉoj, dum la kandidato de Brazila Sociala Demokratia Partio Aécio Neves 34%. Tiamaniere, la du politikistoj eniros en la duan balotadon okazontan la 26-an de oktobro. Video »

Teniso: Turniro de Ŝenĵeno 2014

En Ĉinio , la brita tenisisto Andy Murray supervenkis la hispanan Tommy Robredo per 5-7, 7-6 kaj 6-1, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Chelsea k-aŭ Aston Villa

La teamo londona supervenkis la rivalon birmingaman per 3-0, dank' al goloj de Oscar, Diego Costa kaj Willian. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan . Video »

MotoGP: Granda Premio de Aragono

Jorge Lorenzo de Yamaha venkis en la kurejo de Motorland. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' hispano Aleix Espargaró de Forward kaj la brito Cal Crutchlow de Ducati. Video »

Esperantujo: UEA invitas al la Malferma Tago

La 29-an de novembro, la Centra Oficejo de l' Universala Esperanto-Asocio okazigos la 41-an Malferman Tagon. La evento komenciĝis antaŭ 20 jaroj, kaj ĝi fariĝis regula aranĝo, okazanta dufoje ĉiujare. Video »

Svislando: Ebolo mortigis tri milojn da homoj

Laŭ freŝa raporto far la Monda San-Organizo , la menciita viruso, kiu disvastiĝas plu en Okcidenta Afriko, rezultigis morton de tiom da personoj, kaj infektiĝon de pli ol 6.000. Video »

Unuiĝintaj Nacioj: Historia renkontiĝo en Usono

La 24-an de septembro, la brita ĉefministro James Cameron intervidiĝis kun la irana prezidento Hassan Rouhani ĉe l' stabejo de UN en Nov-Jorko. Tio estis la unua renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj de post la Irana Islama Revolucio en 1979. Video »

Skotlando: Referendumo pri sendependeco

Morgaŭ okazos balotado por decidi ĉu la skota teritorio sendependiĝos disde Britio. Sur la balotilo estas nur unu demando: ĉu Skotlando devus esti sendependa ŝtato; kaj estas du elektoj: "jes" aŭ "ne". Video »

Eŭropa Unio: Parlamento ratifis interkonsenton kun Ukrainio

En sia plena kunveno, la kontinentalianca institucio konfirmis la Asociiĝan Interkonsenton inter EU kaj la orienteŭropa lando . Tio malfermis la vojon por la membriĝo de Ukrainio al Eŭropa Unio. Video »

Egiptio: Volo kunlabori kun Usono kontraŭ terorismo

La 13-an de septembro en Kairo, la ĉefurbo tiulanda , usona ŝtatsekretario John Kerry kaj egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry diris, ke la du landoj plifortigos kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo. Video »

Teniso: Turniro de Usono 2014

En Nov-Jorko, la kroata tenisisto Marin Čilić supervenkis la japanan Kei Nishikori per triobla 6-3, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Anglio k-aŭ Svislando

En Bazelo, La teamo blanka supervenkis la rivalon ruĝan per 2-0, dank' al goloj de Danny Welbeck. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Roy Hodgson regas la grupon D ĉe l' kvalifiko je l' Eŭro 2016. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Italio

Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Monzo. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de l' germano Nico Rosberg de Mercedes kaj la brazilano Felipe Massa de Williams. Video »

Britio: Anonco pri novaj kontraŭterorismaj rimedoj

La tiulanda ĉefministro David Cameron lunde anoncis, ke Britio aplikos pli severajn agmanierojn por malhelpi suspektatajn teroristojn kaj ekstremistojn en la lando. Video »

Usono: Ekonomio kreskas malrapide

La Federacia Rezerv-Sistemo tiulanda publikigis raporton de enketo pri la nacia ekonomio, asertante, ke ekde julio milde kreskis la ekonomio, kaj la kresko ne havis evidentan ŝanĝiĝon ol antaŭe. Video »

Rusio: Diskuto inter Putin kaj Poroshenko

La 3-an de septembro, la rusa prezidento telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo. Ili diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton oriente de tiu lando. Video »

Libio: Ŝipo dronis en maro

Proparolanto de l' tiulanda mararmeo diris, ke veturilo kunportanta pli ol 200 neleĝajn migrantojn sinkis je 60 kilometroj for nordoriente de Tripolo, ĉefurbo de Libio. Video »

Egiptio: Sukcesa mediacio pri la konflikto de Gazao

Dank' al agado de l' afrika lando kaj aliaj flankoj, Palestino kaj Israelo atingis interkonsenton pri longtempa batalhalto. UN esprimis bonvenon pri tio, kaj urĝis la du naciojn tuj komenci politikan intertrakton. Video »

Francio: Landaj ministroj rezignas al siaj postenoj

La 25-an de aŭgusto, en Parizo, la ministro pri Ekonomio anoncis, ke li kaj du kolegoj forlasos la registaron kadre de petoj al prezidento François Hollande fini la aŭsterecan planon kaj prizorgi la progreson de l' nacio eŭropa. Video »

Teniso: Turniro de Cincinato 2014

En Usono, la svisa tenisisto Roger Federer supervenkis la hispanan David Ferrer per 6-3, 1-6 kaj 6-2, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Newcastle k-aŭ Manchester City

La teamo manĉestra supervenkis la rivalon nordorientan per 2-0, dank' al goloj de Silva kaj Agüero. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Manuel Pellegrini regas la ĉampionadon anglan. Video »

MotoGP: Granda Premio de Ĉeĥio

Dani Pedrosa de Honda venkis en la kurejo de Bruno. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' paro de Yamaha , la hispano Jorge Lorenzo kaj la italo Valentino Rossi . Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO