Skip to main content

Posts

Showing posts from September, 2014

Teniso: Turniro de Ŝenĵeno 2014

En Ĉinio , la brita tenisisto Andy Murray supervenkis la hispanan Tommy Robredo per 5-7, 7-6 kaj 6-1, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Chelsea k-aŭ Aston Villa

La teamo londona supervenkis la rivalon birmingaman per 3-0, dank' al goloj de Oscar, Diego Costa kaj Willian. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan . Video »

MotoGP: Granda Premio de Aragono

Jorge Lorenzo de Yamaha venkis en la kurejo de Motorland. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' hispano Aleix Espargaró de Forward kaj la brito Cal Crutchlow de Ducati. Video »

Esperantujo: UEA invitas al la Malferma Tago

La 29-an de novembro, la Centra Oficejo de l' Universala Esperanto-Asocio okazigos la 41-an Malferman Tagon. La evento komenciĝis antaŭ 20 jaroj, kaj ĝi fariĝis regula aranĝo, okazanta dufoje ĉiujare. Video »

Svislando: Ebolo mortigis tri milojn da homoj

Laŭ freŝa raporto far la Monda San-Organizo , la menciita viruso, kiu disvastiĝas plu en Okcidenta Afriko, rezultigis morton de tiom da personoj, kaj infektiĝon de pli ol 6.000. Video »

Unuiĝintaj Nacioj: Historia renkontiĝo en Usono

La 24-an de septembro, la brita ĉefministro James Cameron intervidiĝis kun la irana prezidento Hassan Rouhani ĉe l' stabejo de UN en Nov-Jorko. Tio estis la unua renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj de post la Irana Islama Revolucio en 1979. Video »

Skotlando: Referendumo pri sendependeco

Morgaŭ okazos balotado por decidi ĉu la skota teritorio sendependiĝos disde Britio. Sur la balotilo estas nur unu demando: ĉu Skotlando devus esti sendependa ŝtato; kaj estas du elektoj: "jes" aŭ "ne". Video »

Eŭropa Unio: Parlamento ratifis interkonsenton kun Ukrainio

En sia plena kunveno, la kontinentalianca institucio konfirmis la Asociiĝan Interkonsenton inter EU kaj la orienteŭropa lando . Tio malfermis la vojon por la membriĝo de Ukrainio al Eŭropa Unio. Video »

Egiptio: Volo kunlabori kun Usono kontraŭ terorismo

La 13-an de septembro en Kairo, la ĉefurbo tiulanda , usona ŝtatsekretario John Kerry kaj egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry diris, ke la du landoj plifortigos kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo. Video »

Teniso: Turniro de Usono 2014

En Nov-Jorko, la kroata tenisisto Marin Čilić supervenkis la japanan Kei Nishikori per triobla 6-3, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Anglio k-aŭ Svislando

En Bazelo, La teamo blanka supervenkis la rivalon ruĝan per 2-0, dank' al goloj de Danny Welbeck. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Roy Hodgson regas la grupon D ĉe l' kvalifiko je l' Eŭro 2016. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Italio

Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Monzo. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de l' germano Nico Rosberg de Mercedes kaj la brazilano Felipe Massa de Williams. Video »

Britio: Anonco pri novaj kontraŭterorismaj rimedoj

La tiulanda ĉefministro David Cameron lunde anoncis, ke Britio aplikos pli severajn agmanierojn por malhelpi suspektatajn teroristojn kaj ekstremistojn en la lando. Video »

Usono: Ekonomio kreskas malrapide

La Federacia Rezerv-Sistemo tiulanda publikigis raporton de enketo pri la nacia ekonomio, asertante, ke ekde julio milde kreskis la ekonomio, kaj la kresko ne havis evidentan ŝanĝiĝon ol antaŭe. Video »

Rusio: Diskuto inter Putin kaj Poroshenko

La 3-an de septembro, la rusa prezidento telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo. Ili diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton oriente de tiu lando. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO