Skip to main content

Posts

Showing posts from October, 2019

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 831

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2019, la mondo frontas defiojn daŭre kreskantajn – ekde la klimata krizo ĝis la daŭra kaj eĉ intensiĝanta malpaco en multaj mondopartoj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj mem estas minacata de financa krizo kaŭzita de la rezisto de multaj membraj ŝtatoj al ĝustatempa kaj plena pagado de siaj porcioj de la kostoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 830

de Universala Esperanto-Asocio Louis-Christophe (Ludoviko Kristoforo) Zaleski-Zamenhof (naskiĝis la 23-an de januaro 1925 en Varsovio, mortis la 9-an de oktobro 2019 en Parizo) estis doktoro inĝeniero pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte pri premŝtalbetono, nepo de L. L. Zamenhof. Li estis filo de Adam Zamenhof kaj Wanda Zamenhof, naskita Frenkiel; la personan nomon li ricevis honore al sia avo, Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Li estis Honora Membro de UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 829

de Universala Esperanto-Asocio La 27-an de septembro 2019 (je la 19:00 CEST, 17:00 UTC) la Nacia Teatro de Prago eksurscenigis la operon Sternenhoch kadre de la Internacia Teatra Festivalo en Nitro (de la 27-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro 2019). La prezentaĵo estas rete vivelsendata kun subtekstoj en la ĉeĥa, la angla kaj aliaj lingvoj. La premiero de tiu ĉi versio okazis la 7-an de aprilo 2018 ĉe la Nacia Teatro en Prago, Ĉeĥio, kaj ĝi estas la unua komplete esperantlingva lirika opero.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO