de Universala Esperanto-Asocio La Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (mallonge MT) okazas dufoje jare, kutime en iu aprila kaj novembra sabato, ekde novembro 1994. La 52-a MT estis planita por okazi ĉeeste la 25-an de aprilo 2020, sed pro la tutmonda koronvirusa epidemio UEA devis anonci ĝian nuligon komence de marto. Tamen kiel informite en la GK864 , bona novaĵo estas, ke - danke al la kunlaboro de la stabo de la Centra Oficejo, la Estraro de UEA kaj bonvolemaj anoj de nia esperantista komunumo - la 52-a MT povos ja okazi en la planita dato, sed virtuale. La proponita programo de tiu MT strebos konservi la tradiciajn elementojn de la evento kaj ĝian kutiman etoson.