de Universala Esperanto-Asocio En 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis en etaj grupoj, kiuj interŝanĝis dum entute pli ol 320 sesioj. Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu certigis ĉu partoprenintoj bone lernis kaj sukcesis atingi bazan nivelon de la lingvo post nur du monatoj. Kvankam la agado okazis kadre de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ homoj el Hispanio partoprenis. Kaj kvankam la agado okazis pere de la hispana, ankaŭ okazis reklamoj en la gvarania kaj partoprenis instruistoj el nehispanparolantaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono.
Informas Maximiliano Catania