Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 946


de Universala Esperanto-Asocio

UEA partnere kun ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), ILEI kaj E@I alvokas vin al verkado en la Esperanta Vikipedio por komune atingi 300 000 artikolojn ĝis julio 2021. Vi povas samtempe ankaŭ partopreni Vikipediajn konkursojn kaj gajni valorajn premiojn. Vizitu la paĝon de la "Kampanjo 300.000" por lerni kiel vi mem partoprenu. Alternative subtenu la Vikipedian agadon per donaco al la Fonduso Instigo-Liberapay, kunordigita de la komisiito de UEA pri reta agado, Yves Nevelsteen. La fonduso bezonas atingi la celon de € 100 semajne favore al aliaj retaj agadoj. "Kampanjo 300.000" ankaŭ subtenas unu el la projektoj de UEA oficiale agnoskitaj de Unesko por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto, nome tradukado de Unesko-prezentaj Vikipediaj artikoloj al Esperanto.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Aŭstrio: La lando volas konstrui barilon laŭ sia landlimo kun Slovenio

30/10/2015 | MONDO » La tiulanda ministrino pri internaj aferoj, Johanna Mikl-Leitner, anoncis sian intencon starigi barilon en Ŝpilfeldo, laŭ la landlimo kun Slovenio . Ĉe tiu loko, eniras Aŭstrion la migrantoj, kiuj transiris Kroation , poste Slovenion, ĉar ili ne sukcesis trapasi Hungarion .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO