Skip to main content

Posts

Showing posts from December, 2019

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 842

de Universala Esperanto-Asocio De la 21-a ĝis la 27-a de decembro 2019 okazis en Buĵumburo, Burundo, la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA en kiu partoprenis 135 geesperantistoj el 9 landoj (Belgio, Burundo, DR Kongo, Italio, Kameruno, Madagaskaro, Tanzanio, Svislando kaj Togolando). La kongresa temo estis: VERDIGO DE LA KONTINENTO AFRIKO.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 841

de Universala Esperanto-Asocio Bv. noti la pli fruan limdaton por IKU-proponoj (Internacia Kongresa Universitato) dum la UK en Montrealo. UEA invitas personojn kun taŭgaj kvalifikoj kandidatiĝi ĉe la IKU-sekretario Amri Wandel plej laste la 15-an de januaro 2020. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 840

de Universala Esperanto-Asocio Restas apenaŭ semajno antaŭ la fino de la plej favorpreza aliĝperiodo al la 105-a UK en Montrealo (1-8 aŭgusto 2020): frua aliĝo povos ŝparigi al vi 50 € aŭ eĉ 100 €! Jam pli ol 400 homoj el 44 landoj aliĝis, kio bele aŭguras sukcesan kongreson!

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 839

de Universala Esperanto-Asocio Mila van der Horst-Kolińska (naskiĝis la 26-an de aprilo 1927 en Parafjanovo apud Vilno, mortis la 13-an de decembro 2019 en Hago) estis Esperantistino ekde 1960 kaj Honora Membro de UEA.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 838

de Universala Esperanto-Asocio William R. Harmon (naskiĝis en 1927 en El Dorado, Kansaso) estis usona esperantisto. Li loĝis longan tempon en norda Kalifornio. Li forpasis la 27-an de novembro 2019 en maljunulejo en suda Oregono, Usono.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 837

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare, la 10-an de decembro, ni festas la Tagon de Homaj Rajtoj. Temas pri la dato en la jaro 1948 kiam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis akceptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO