de Universala Esperanto-Asocio CoNGO estas la Konferenco de la Ne-Registaraj Organizoj en Konsulta Statuso kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ekde 2018 UEA partoprenas en ĝia estraro. Ĉi-jare CoNGO organizas pintkonferencon kunlige kun la nuna sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu celas informi NRO-ojn pri la ĉefaj prioritatoj kaj helpi ilin kune plani kaj kunlabori. UEA estas aparte honorata de la fakto, ke inter la kvar ĉefaj parolantoj estas Francis Hult, unu el la reprezentantoj de UEA ĉe UN.
Informas Maximiliano Catania